Pepelaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modelo de pepelaco

Pepelaco (de la kartvela vorto პეპელა [pepela] "papilio") estas fantazia flugmaŝino, kreita de la artisto Theodor Tejik por la filmo de la "Kin-dza-dza!"aperinta en la filmo de sovetia kartvela reĝisoro Georgij Danelija "Kin-dza-dza!" (1986), pli poste ankaŭ en la animacia versio de la filmo — "Ku! Kin-dza-dza" (2013).

Pepelacoj en la mondo de "Kin-dza-dza!" estas uzataj por tujaj flugoj inter steloj kaj ankaŭ por flugo en atmosfero. Por funkciigi pepelacon bezonatas fikcia gravicapo, kiu ebligas tujajn vojaĝojn tra universo. Sen gravicapo pepelaco povas flugi nur malrapide kaj nur en atmosfero de planedo.

En la moderna rusa lingvo la vorto пепелац (pepelac latinalfabete) ekhavis ankaŭ ĝeneralan signifon de ajna ne tute fidinda kaj magre aspektanta transportilo (en la filmo pepelaco estas malvasta interne, ne tre pura, rustiĝinta, brua kaj rompiĝema).

Historio[redakti | redakti fonton]

  • Skizon de pepelaco desegnis mem Georgij Danelija, kiam li laboris kun Rezo Gabriadze en Tbiliso pri la scenaro de sia filmo. Dum kelkaj jaroj, kiam scenaro estis verkata, multaj scenoj kaj roluloj ŝanĝiĝis, tamen pepelaco aperis tute laŭ la unua eskizo.
  • Por filmado oni uzis kelkajn pepelacojn de diversaj dimensioj. La malpli grandaj modeloj estis produktitaj en helikoptera fabriko. La plendimensia pepelaco (en kiu la roluloj estis filmataj) estas farita el la malantaŭa parto de foruzita aviadilo Tu-104 kaj speciale farbita por imiti ruston.
  • La filmo devis esti filmata en dezerto Karakumo printempe. Tamen en fervojo okazis eraro, modeloj de pepelacoj estis perditaj, kaj fervojistoj ne povis ilin retrovi (ĉar en dokumentoj estis skribite "kargoo de pepelacoj", sed ili ja ne sciis, kio estas kaj kiel aspektas pepelaco). Direktoro de "Mosfilm" (unu el la ĉefaj filmoproduktejoj de Sovet-Unio) sukcesis retrovi la modelojn helpe de KGB en... Vladivostok. Rezulte filmado estis serioze prokrastita — kaj anstataŭ printempo okazis somere, kiam en Karakumo regas neeltenebla varmego.
  • En la scenoj de la filmo dezerto devis aperi kiel netuŝita, virga sablokovrita tereno. Tamen ne eblas organizi filmadon kaj ne lasi spurojn de trasnportiloj ktp. Por transporti plendimensian modelon de pepelaco oni uzis traktoron: la traktoro portis modelon direkte al kamerao kaj poste iris reen — rezulte ĉiuj spuroj de transportado restis malantaŭ pepelaco kaj ne videblas en la filmo.

Esperantigo de la vorto[redakti | redakti fonton]

En 2005 aperis kompleta Esperanta traduko de la tre vaste konata en ruslingva mondo (fakte, kulta) komedia fantazia filmo "Kin-dza-dza!" (eldonita en formdo de DVD). La tradukon faris Andrej Grigorjevskij kaj uzis ĝuste esperantigon pepelaco.