Pepper Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pepper Adams (fakte Park Adams, naskiĝis la 8-an de oktobro 1930 en Highland Park, Miĉigano; mortis la 10-an de septembro 1986 en Novjorko) estis usona baritonsaksofonisto de malmolbopo. Li preferis male al Gerry Mulligan malmildan, kaptoprenan ludmanieron, por kio la kolegoj el la orkestro de Stan Kenton nomis lin "The Knife" („La tranĉilo“). Kromaj gravaj stacioj estis la kunlaboro kun Charles Mingus, lia kvinopo kun kunbandestro Donald Byrd kaj la bandego de Thad Jones kaj Mel Lewis.

Vivo kaj verkado

Pepper Adams alkreskis en Roĉestro, Novjorkio kaj havis tie unuajn prezentadojn kiel tenorsaksofonisto kaj klarnetisto. Kiam lia familio transloĝiĝis al Detrojto, la dekkvinjara Pepper konatiĝis kun nigrulaj muzikistoj kaj muzikis en 1947 kiel baritonsaksofonisto ĉe Lucky Thompson. Post studo kaj dujara militservo en Koreujo li muzikis ekde 1953 inter alie kun Tommy Flanagan, Paul Chambers, Elvin Jones kaj Kenny Burrell, kun kiu li en 1956 iris al Novjorko. Post mallonga gastmuzikado en la bandego de Stan Kenton li laboris ĉe Maynard Ferguson. Post koncertvojaĝo kun Mel Lewis laŭlonge de la okcidenta marbordo Adams verkis ĉefe en Novjorko kun propraj ensembloj, ekz. kun Donald Byrd, Jimmy Knepper kaj Bobby Timmons, kun kiuj li ankaŭ koncertis en la ĵazklubejo Five Spot, muzikis libere i.a. kun Thelonious Monk kaj kun Charles Mingus, kun kiu li en 1959 sonregistris por la albumoj Blues and Roots kaj Mingus Ah Um. En la 1960-jaroj komencis lia kunlaboro kun la orkestro de Thad Jones kaj Mel Lewis, al kiu li kun interrompoj apartenis ekde 1965 ĝis 1978. Krom tio Adams verkis pri propraj albumoj, ekz. kun Zoot Sims, Walter Norris aŭ Roland Hanna. En 1981 li estis membro de la Dizzy Gillespie Dream Band. Mallonge antaŭ sia morto li kunverkis kiel gastsoloisto la Suiton Mingus de Denny Christianson.

Lia baritonsaksofonluda stilo influis i.a. Scott Robinson kaj Gary Smulyan.

Diskoj

  • 1957 - The Cool Sound Of Pepper Adams (Savoy Records) kun Bernard McKinney, Hank Jones, Elvin Jones
  • 1957 - Pepper Adams Quintet with Stu Williamson (Mode Records)
  • 1958 - 10 To 4 At The 5 Spot (OJC, 1958) kun Donald Byrd, Bobby Timmons, Doug Watkins
  • 1961 - Out Of This World (Fresh Sound Records) kun Donald Byrd, Herbie Hancock, Teddy Charles
  • 1963 - Pepper Adams Plays Charles Mingus (Fresh Sound Records) kun Thad Jones, Charles McPherson, Zoot Sims, Hank Jones, Paul Chambers, Dannie Richmond
  • 1968 - Encounter! (OJC) mit Zoot Sims, Tommy Flanagan, Ron Carter, Elvin Jones
  • 1978 - The Master (Camden, 1978-85) kun Frank Foster, Roland Hanna George Mraz, Billy Hart
  • 1983 - Conjuration: Fat Tuesday’s Session (Reservoir) kun Kenny Wheeler, Hank Jones, Clint Houston, Louis Hayes
  • 1986 - Pepper (Enja) kun Walter Norris, George Mraz, Denny Christianson Big Band (1975-1986)[1]

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. La originala albumo Suite Mingus aperis je-nombre de Denny Christianson titole Suite Mingus (aperinta Justin Time Records 1987), ĝi enhavas sonregistraĵojn ekestintajn la 3-an de aŭgusto 1986 nur malmultajn tagojn antaŭ la morto de Adams