Perĉerono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perĉeronoj en tirantaro

Perĉerono estas raso de tirĉevaloj kiu originiĝis en la rivervalo de Huisne en okcidenta Francio, parto de la iama provinco Perĉo el kiu la raso prenis sian nomon. Kutime grizaj aŭ nigraj, Perĉeronoj estas bone muskolecaj, kaj konataj pro sia inteligenteco kaj preteco labori. Kvankam ties precizaj originoj restas nekonataj, la prauloj de la raso estis en la valo jam ĉirkaŭ la 17a jarcento. Ili estis origine raso por uzado kiel militĉevaloj. Laŭ la tempopaso, ili ekuziĝis por peladi diliĝencojn kaj poste por agrikulturo kaj tirado de pezaj varoj. Fine de la 18a kaj komence de la 19a jarcentoj, araba sango estis aldonita al la raso. Eksportado de Perĉeronoj el Francio al Usono kaj al aliaj landoj eksponence kreskiĝis fine de la 19a jarcento, kaj la unua bredoregistro de puraj perĉeronoj estis kreita en Francio en 1883.

Antaŭ la Unua Mondmilito, miloj da Perĉeronoj estis elŝipitaj el Francio al Usono, sed post la komenco de la milito, embargo ĉesis eksportadon. La raso estis uzita etende en Eŭropo dum la milito, kaj kelkaj ĉevaloj estis elŝipitaj el Usono reen al Francio por helpi en la luktado. En 1918, Perĉeronoj ekbrediĝis en Granda Britio, kaj en 1918 oni formis la British Percheron Horse Society. Post serio de ŝanĝoj ĉe nomoj kaj posedo de bredoregistroj, la bredoregistro de nuntempaj usonaj Perĉeronoj kreiĝis en 1934. En la 1930-aj jaroj, Perĉeronoj estis 70 porcento de la populacio de tirĉevaloj en Usono, sed ties nombroj malpliiĝis ĉefe post la Dua Mondmilito. Tamen, la populacio ekrekuperiĝis kaj ĉirkaŭ 2009, ĉirkaŭ 2,500 ĉevaloj estis registritaj ĉiujare nur en Usono. La raso estas ankoraŭ uzata etende por tirlaboro, kaj en Francio ili estas uzataj por viando. Ili estis krucigitaj kun kelkaj malpezaj ĉevalrasoj, kiaj la Kreola ĉevalo, por produkti ĉevalojn kaj por laboro kaj por konkurenco. Purrasaj Perĉeronoj estas uzataj por forstada laboro kaj pelado de ĉaroj, same kiel por laboro sub selo, kia konkurenco en fakoj de rajdado kiaj ĉevalsaltado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Audiot, Annick. (1995) Races d'hier pour l'élevage de demain: Espaces ruraŭ (france). Éditions Quae. ISBN 978-2-7380-0581-6.
  • Bongianni, Maurizio (editor). (1988) Simon & Schuster's Guide to Horses and Ponies. Simon & Schuster, Inc. ISBN 0-671-66068-3.
  • Dal'Secco, Emmanuelle. (2006) Les chevaŭ de trait (france). Artemis Éditions. ISBN 978-2-84416-459-9.
  • Dugast, Jean-Léo. (2007) Sur les traces du cheval percheron. L'Étrave. ISBN 2-909599-80-9.
  • Edwards, Elwyn Hartley. (2006) Les chevaŭ (france). De Borée. ISBN 978-2-84494-449-8.
  • Edwards, Elwyn Hartley. (1994) The Encyclopedia of the Horse, 1‑a eldono, Dorling Kindersley. ISBN 1-56458-614-6.
  • Fox, Charles Philip. (1983) Circus Baggage Stock: A Tribute to the Percheron. Heart Prairie Press. ISBN 0962266302.
  • Hendricks, Bonnie. (2007) International Encyclopedia of Horse Breeds. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-3884-8.
  • Mavré, Marcel. (2004) Attelages et attelées : un siècle d'utilisation du cheval de trait (france). France Agricole Éditions. ISBN 978-2-85557-115-7.
  • McDermott, Rowena. (1998) “The British Percheron”, The Working Horse Manual. Farming Press. ISBN 0-85236-401-6.
  • Mischka, Joseph. (1991) The Percheron Horse in America. Heart Prairie Press. ISBN 0-9622663-5-3.
  • Roger, Alain and Beaune, Jean-Claude. (1991) Maîtres et protecteurs de la nature. Éditions Champ Vallon. ISBN 2-87673-099-5.
  • Terry, Patricia. (1993) The Romance of the Rose or Guillaume De Dole. University of Pennsylvania Press. ISBN 0-8122-1388-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]