Per Ahlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Per Ahlberg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1864
en Vestrogotio,
Morto 14-an de majo 1945
en Stokholmo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Esperanto: frågan om ett internationelt hjälpspråk och dess lösning
vdr

Per AHLBERG [alberg] (naskiĝis la 21-an de novembro 1864 en Vestrogotio, mortis la 14-an de majo 1945 en Stokholmo) estis unu el la unuaj svedaj esperantistoj kaj agema propagandisto ĝis la Ido-skismo. De 1908 li propagandis Idon, de 1928 Novialon.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

En 1897 Ahlberg aperigis en Stokholmo la unuan lernolibron de Esperanta stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns esperantigita per helpo de V. Brauns el Halmstad. En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1904 lia artikolo pri Esperanto varbis 19-jaran gimnazianon Carl Emil Ohlsson, kiu poste fariĝis grava sveda esperantisto. En 1905 aperis lia vortaro Esperanto-sveda, kiu apartenas al unu el la fruaj en tiu lingvo. En 1907 li estis membro de la Lingva Komitato. En 1908 Ahlberg eldonis unuan version de Sveda Jarlibro, kiu enhavis ĉ. 1200 nomojn.

Agado por Ido kaj Novial[redakti | redakti fonton]

Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la Ido-gazeto "Mondo - mondo-revuo por la mondo-linguo" (1910-1932), kiun li redaktis kaj eldonis. Ankaŭ en Ido li verkis vortaron, nome svedan-Ido de 1910 kaj dudirektan, aperintan en 1913.

Ekde 1928 Ahlberg propagandis la lingvosistemon Novial, individue kreitan de prof. Otto Jespersen, kiu laŭ novialistoj ne havas la „kaosajn“ elementojn de Esperanto. De 1934 ĝis 1939 li redaktis la gazeton Novialiste.

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto: frågan om ett internationelt hjälpspråk och dess lösning (Stockholm: Esperantoförening, [1903]. - 55 p.)
  • Esperanto-svensk ordbok (Stockholm, Esperantoförening, [1905]. - 162 p.)
  • Esperanto utan lärare (Stockholm, Esperantoförening, [1906]. - 24 p.)
Citaĵo
 Ĝi efike kunhelpu al la propagando ĉe niaj nordaj fratoj ! 
— La belga sonorilo - Numero 045, Majo (1906)
  • Sveda jarlibro Esperantista (Stockholm: Sveda Esperantista Societo, [1908]. - 48 p.)

Verkoj en Ido[redakti | redakti fonton]

  • Internationell-svensk ordbok, under medverkan av L. Couturat och T. V. Bäckström. Förord av Otto Jespersen (Stockholm: Världsspraksförening, [1910]. - XVI, 193 p.)
  • Handbok i världs-hjälpspråket Ido (innehållande grammatik, kort internationell-svensk ordbok, svensk-internationell ordbok, Stockholm: Nordiska Förl., [1913]. - 269 p.)
  • Exkurseto en la historio di la mondolinguo (Uppsala, Lüsslingen, 1915. - 16 p.)
  • VAK: Mondo-uniono por mondo-savado e mondo-servado (Stockholm, adresaro, Ido, 1920)

Tradukoj al Ido[redakti | redakti fonton]

  • Rakonteti (kolektita e tradukita da P. Ahlberg. - Uppsala, Lüsslingen: Appelberg, Ido-Ed., [1913]. - 31 p.)
  • Rudolf Kjellén: La testamento di Petro la Granda (histoiral-politikala studio, trad. da P. Ahlberg. - Uppsala, Lüsslingen, Appelberg, Ido-Ed., [1914]. - 51 p.)
  • Mozaiko (fabli e rakonti, kolektita da P. Ahlberg. - Uppsala, Lüsslingen: Appelberg ; Ido-Ed., [1914]. - 31 p.)
  • Kelka vorti pri la sporto, lua skopo e moyeni (da Svenska Gymnastik- och Idrottsföreningarnas Riksförbund. Trad. da P. Ahlberg. - Stockholm: Svenska Ido-Förbundet, 1917. - 17 p.)
  • August Strindberg: La rakonto pri Santa Gotthard (Trad. ad Ido da P. Ahlberg. - Stockholm: Beckman, 1917. - 7 p.)
  • C. W. von Sydow: Pri folkloro (Trad. da P. Ahlberg. - Stockholm: Svenska Ido-Förbundet, 1917. - 21 p.)

Verkoj en Novial[redakti | redakti fonton]

  • Redakto de la periodaĵo Novialiste (1934-1939)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Till Per Ahlberg - världsspråkstankes svenske banbrytare på femtioårsdagen, den 21 november 1914 (t.e. en Ido: A Per Ahlberg - la sueda pioniro dil mondolinguala ideo en lua 50-a aniversario, la 21. novembro 1914 / [red. har ombesörjts av G. Adolf Larsson]. Stockholm: Sandberg 1914, 143 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.