Per Kirkeby

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Per Kirkeby
Persona informo
Nomo Per Kirkeby
Dato de naskiĝo 1-a de septembro 1938
Loko de naskiĝo Kopenhago
Okupo
artisto, verkisto, reĝisoro kaj geologo
Aĝo 74
v  d  r
Information icon.svg

Per Kirkeby (naskiĝis la 1-an de septembro 1938 en Kopenhago) estas dana artisto, verkisto, reĝisoro kaj geologo Pentristo, skulptisto, kaj poeto, li estas la ĉefa reprezentanto de la nuntempa arto en Danio.

Vivo [redakti]

Lia patro estis inĝeniero pri municipa servo de Kopenhago, kaj lia avo, pentrartisto en Kanado.

Suferinte malakutan disleksion, Per Kirkeby preferis esprimi per desegnoj, li komencis en la pentrado 14-jaraga. Li lernis pri natursciencoj en la universitato de Kopenhago kaj de 1958 al 1965, partoprenis, kiel geologo al sciencaj ekspedicioj en Gronlandon.

En 1971 li estis nacia komisaro, reprezentanto de Danio en la Bienalo de Parizo, kaj iĝis ano de la Dana Akademio en 1982.


En 2000, cerbovaskula akcidento trafis lin. Danke al grava operacio, li retrovas siajn kapablojn kaj, en 2004, povas fini freskojn por la Kopenhaga Muzeo pri Geologio, inspiritaj el siaj ekspedicioj en Gronlando.

Verko [redakti]

Li vivas kaj pentras en Kopenhago, kaj, somere, en insulo Læsø. Li ĉerpas inspiron de siaj pentroj el tero, ŝtonoj, likenoj, arboj, akvo, glacio... kaj estas admiranto de Paul Cézanne, Édouard Manet, Madame de Staël, Eugène Leroy kaj de la Majaa arkitekturo.

Li realigas monumentajn skulptaĵojn-arkitekturaĵojn el brikoj; unu el ili estas videbla en la Furkopasejo.


Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   angle Per Kirkeby, el "Fine Art Directory"
Ekstera ligilo   angle kvin minutoj de Per Kirkeby (filmo)
Ekstera ligilo   angle Biografio de Per Kirkeby en "LA Louver gallery"
Ekstera ligilo   france Biografio de Per Kirkeby (el la paĝaro de Francis Moreeuw)
Ekstera ligilo   france Per Kirkeby: Arto en ludo
Ekstera ligilo    Desegnoj de Per Kirkeby (dana lingvo)