Per Westerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Per Westerberg

Per Erik Gunnar WESTERBERG [vesterberj] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1951 en Nyköping) estas sveda politikisto de la partio Moderata samlingspartiet (Moderuloj). Ekde oktobro 2006 ĝis septembro 2014 li estis prezidanto de la parlamento de Svedio (Riksdagen).

Per Westerberg studis ekonomikon kaj ekde la jaro 1979 estas membro de la nacia parlamento. En la registaro de la ĉefministro Carl Bildt inter la jaroj 1991 kaj 1994 li estis ministro pri ekonomio. Inter la jaroj 2003 kaj 2006 li estis parlamenta vicprezidanto kaj ties "laŭaĝa prezidanto", antaŭ ol li en 2006 per 177 kontraŭ 169 voĉoj elektiĝis parlamenta prezidanto. Konkura kandidato estis la antaŭa parlamenta prezidanto Björn von Sydow.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]