Percival Lowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Percival Lowell
Persona informo
NomoPercival Lowell
Dato de naskiĝo13-a de marto 1855
NaskiĝlokoBostono
Dato de morto13-a de novembro 1916
MortolokoFlagstaff
Mortokialoapopleksio [+]
Aĝo je morto61
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
Edz(in)oConstance Savage Keith [+]
FratoAmy Lowell, Abbott Lawrence Lowell, Katherine Lowell, Elizabeth Lowell Putnam [+]
PatroAugustus Lowell [+]
PatrinoKatherine Bigelow Lawrence [+]
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix Jules Janssen, Fellow of the American Academy of Arts and Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Percival Lowell (naskiĝis la 13-an de marto 1855 en Bostono, mortis la 13-an de novembro 1916 en Flagstaff) estis (riĉa) amatora usona astronomo Li subtenis la hipotezon de la Marsaj kanaloj, estis la fondinto de la Observatorio Lowell en Flagstaff (Arizono) kaj iniciatinto de la malkovro de Plutono.


Vivo

Lin naskis riĉa familio de Bostono. Lia juna frato Abott Lowell estis prezidento de la Universitato Harvard, lia fratino Amy estis fama verkistino.[1] En 1876 li ricevis diplomon pri matematiko en la Universitato Harvard, kaj dungiĝis en la firmao de teksindustrio de sia avo, kie li riĉiĝis. Li poste vojaĝis en Orientan Azion. Li pasis plurajn jarojn en Japanio kaj verkis librojn pri diversaj aspektoj de la religio, ĉiutaga vivo, pensmaniero de la japanoj.

En 1890, li renkontis la astronomon William Pickering kaj komencis interesiĝi pri astronomio. Tri jaroj poste li reiris Usonon kaj, leginte la libron La planète Mars de Camille Flammarion, li fervore interesiĝis pri Marso kaj sin dediĉis al tiu planedo.

Esploroj

La Marsaj kanaloj

Por observi Marson, li konstruigis en 1894 observatorion apud Flagstaff (Arizono) sur monto alta de 2 300 m, kiun li nomis « Mars Hill ».

Daŭrigante la studojn de Giovanni Schiaparelli, li aliĝis al la teorio de la Marsaj kanaloj. En 1877, Schiaparelli desegnis mapon de Marso, kie la malhelaj makuloj estis "maroj" (mares) aŭ "lagoj" (lacus) kaj kanaloj. Dum dek-vin jaroj, Percival Lowell studis Marson kaj desegnis la makulojn de ties surfaco. Li publikigis siajn desegnoj en tri libroj : Mars[2] (1895), Mars and Its Canals (1906) kaj Mars As the Abode of Life (1908), en kiuj li hipotezis ke pensentaj estaĵoj konstruis reton da kanaloj por kolekti la akvon de la polusaj kalotoj, lastaj fontoj de akvo en tiu sekiĝanta planedo.

Percival Lowell observante Marson elde la Observatorio Lowel

Kvankam tiu hipoterzo entuziasmigis la publikon, la sciencistaro restis skeptika : Multe da astronomoj neniam povis vidi tiujn liniojn, aŭ almenaŭ ne vidis ilin tiel vastaj, kiel Lowell asertis. En 1909, la teleskopo de 1,5 m de la Observatorio de Monto Wilson permesis pli precizan observon de la strukturoj, kiujn Lowell interpretis kiel kanalojn kaj montris neregulajn detalojn, verŝajne rezultantaj de la erozio.

La ne-ekzisto de marsaj kanaloj estis pruvita nur kiam la kosmosondilo Mariner 4 mapis Marson en 1972. Hodiaŭ, la linioj viditaj kiel kanaloj estas rigarditaj kiel optikaj iluzioj.

Lowell asertis ankaŭ esti observinta nigran makulon kun spok-similajn liniojn sur Venuso. Oni scias nun, ke la venusa atmosfero estas netravidebla, kaj oni sugestis, ke Lowell fakte observis la sangajn vaskulojn de sia okulo[3].

Serĉo de la Planedo X

Krom la observo de Marso, Lowell serĉas naŭan planedon, trans Neptuno Li planis, malkovri ĝin sammaniere kiel Urbain Le Verrier kaj Johann Gottfried Galle malkovris Neptunon. Sed la tiamaj mezuriloj ne permesis mezuri la perturbojn de la Neptuna orbito. Analizante la perturbojn de Urano, li hipotezas "Planedon X" kies maso estus du kvinonoj de tiu de Neptuno.

En 1905, li kaj sia teamo (Carl Lampland, Vesto Slipher kaj Earl Slipher) komencis sisteman fotografiadon de la ĉielo dum tri jaroj, senfrukte. En 1911 li akeris novan instrumenton tiel nomatan : lumpulsa komparilo kiu permesis rapide kompari kliŝajojn prenitaj kun kelkaj tagoj de intertempo, kaj ekzaminis novajn seriojn da kliŝaĵoj. Nova malsukceso kondukis lin malinteresiĝi pri la "Planedo X".

Li tamen malkovris asteroidon : 793 Arizono, la 9-an de aprilo 1907

Heredo

Tombo de Percival Lowell sur "Mars Hill", apud la la Observatorio Lowell en 1994

Mortinta en 1916 Percival Lowell testamente lasis al la Observatorio Lowell sufiĉan monrimedon por daurigi la serĉojn (kvankam kontesto de heredaĵo far de lia vidvino malpliigis la buĝeton de la observatorio).

Clyde Tombaugh ricevis la prirespondecon mapi la ĉielon, serĉante la novan planedon. La 18-an de februaro 1930 li malkovris movantan objekton de videbla magnitudo 15 kiu estos nomita Plutono, nomo komenciĝanta per la du literoj PL en honoro al Percival Lowell.

La asteroido 1886 Lowell, malkovrita en 1949 elde la Observatorio Lowell estis tiel nomita en lia honoro.

Noto kaj referencoj

  1. Chosön, the Land of the Morning Calm; a Sketch of Korea (1888). Alirita 2013-06-12.
  2. MARS by Percival Lowell, 1895. (Marso, de Percival Lowell, 1895) (angle)
  3. Venus Spokes: An Explanation at Last? (Venusaj Spokoj : fina klarigo ?) Sky and Telescope en Juilo 2003 (angle)

Eksteraj ligiloj