Percy Grainger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Percy Grainger
Percy Grainger
Aŭstralia komponisto
Naskiĝo 8-a de julio 1882
en Brighton, Melbourne, Aŭstralio
Morto 20-a de februaro 1961
en White Plains, Novjorko, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

George Percy GRAINGER [ĜORĜ PERsi GREJNĝer] (naskiĝis la 8-an de julio 1882, mortis la 20-an de februaro 1961) estis aŭstralia pianisto, komponisto kaj apogulo de la saksofono kaj la blovmuzikistaro,[mankas fonto] kiu laboris kun la nomo Percy Aldridge Grainger.

Familio[redakti | redakti fonton]

Lia patrino estis Rose Grainger, kiu naskiĝis la 3-an de julio 1861, en Adelajdo kaj mortis la 30-an de aprilo 1922 en Novjorko. Rose estis la filino de George Aldridge kaj Sarah Jane Aldridge. Ŝia patro George mortis kiam li aĝis 62 la 12-an de decembro 1879 kaj ŝia patrino Sarah Jane, mortis la 26-an de novembro 1895 kiam ŝi aĝis 75. Rose havis ses fratojn kaj du fratinojn: George Sydney, James Henry, Edward William, Frederick Clement, Emma Elizabeth, Clara Jane, Chrales Edwin kaj Frank Herbert. Rose edziniĝis kun John Harry Grainger kaj naskis Percy je 1882.

Frua vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Grainger naskiĝis en Brighton, suburbo de Melburno, Viktorio, Aŭstralio. Sia patro estis sukcesa arkitekto kiu elmigris de Londono, Anglio kaj sia patrino, Rose, estis la filino de hotelestroj de Adelaide, Sudaŭstralio, ankaŭ anglidino. Sia patro estis akloholulo. Kiam Grainger aĝis 11, siaj gepatroj disiĝis post kiam sia patrino ricevis sifilison de sia patro, kiu tiam revenis al Londono.

La familio Grainger loĝis dum iom da tempo ĉe 36 Oxley Road, Hawthorn, Victoria. La patrino de Grainger estis dominema kaj posedema, kvankam bone edukita. Dum sia gravedeco ŝi rigardis statuon de greka dio ĉar ŝi kredis, ke la statuo donos iom da ĝiaj ecoj al ŝia knabo. Percy iĝis okulfrapuleto kun bluaj okuluj kaj brilaj oranĝaj haroj, kio faris lian unuan publikan spektaklon kiam li aĝis 12 kaj kritikistoj lin nomis kiel nova mirinfano. Kaŭze de lia apero Grainger pasigis malpli multe ol tri monatoj ĉe la lernejo kaj post tiam, kiam li rifuzis reveni, lia patrino lin hejminstruis. Tre severa disciplinemulo, Rose uzis vipon kiel punadon kaj eble kontribuis al lia sadomasokisma sekseco; ironie, ŝia tomboŝtono diras "Saĝa, bonega, devota, anĝela patrino." Grainger estis naturdotita kun la lingvoj kaj sia korespondaro montris ke li povis flue paroli dek unu fremdajn lingvojn, inkluzive la islandan kaj la rusan.[1]

Lia patrino lin kunprenis al Eŭropo je 1895 por studi ĉe la Dr. Hoch’s Konservatorium–Musikakademie en Frankfurto. Tie li elmontris siajn talentojn kiel muzika eksperimentisto, uzanta malregulajn kaj nekutimajn muzikajn strukturojn. Li apartenis al la Grupo Frankfurta, aro de komponistoj kiuj studis ĉe la Hoch-Konservatoro dum la lastaj jaroj de la 19-a jarcento. Kunstudentoj inkluzivis Cyril Scott, Henry Balfour Gardiner, Norman O'Neill kaj Roger Quilter. Grainger mem ne kredis je la koncepto de muzika talento kaj atribuis sian karieron al la influo de sia patrino. Dum sia tempo en Frankfurto, li perdis ereton de sia montrofingro dum li laboris per bicikloĉeno. Kvankam Grainger mem esperis, ke li bezonos ĉesigi siajn spektaklojn kaj povos koncentri je siaj komponaĵoj, liaj prezentaj kapablecoj ne influiĝis de ĉi tiu malhelpaĵo.

Grainger estis kreema muzikisto, kiu anticipis multajn formojn de 20-a jarcenta muziko multe da tempo antaŭ ol ili establiĝis de aliaj komponistoj. Je 1899 li laboris kun "senbata muziko", uzanta sekvencojn kiel 2/4, 2½/4, 3/4, 2 ½ /4. Lia uzo de ŝanca muziko je 1912 okazis 40 jaroj antaŭ John Cage ĝin uzis kaj Grainger komponis "neludeblan" muzikon per la Memludanta piano 20 jarojn antaŭ ĝin "elpensis" Conlon Nancarrow.

Ekde 1901 ĝis 1914 loĝis Grainger en Londono, kie li amikiĝis kun kaj influiĝis de la komponisto Edvard Grieg. Grieg havis longtempan intereson pri la popola muziko de sia hejmlando Norvegio, kaj Grainger disvolvis specialan intereson pri la popolaj kantoj de kampara Anglio. Je 1906 marŝis li tra Anglio, faranta surbendigojn de ĉi tiuj popolaj kantoj. Dum ĉi tiu tempo Grainger ankaŭ komponis kaj prezentis pianajn komponaĵojn kiuj antaŭsignis la venontan popularecon de la tonfasko de Leo Ornstein kaj Henry Cowell.

La energio de Grainger legenda estis. En Londono oni lin nomis "la ĝoganta pianisto" pro sia kutimo kuri tra la stratoj al koncerto, kie li lastminute aperis sur la scenejo, ĉar li preferis esti en stato de lacego kompleta dum li ludis. Unufoje post tiam, kiam li finis koncerton dum turneo en Sudafriko, li marŝis 105 km al la proksima kaj alvenis ĝustatempe por prezenti. Vojaĝanta ŝipe dum turneo, li pasigis sian liberan tempon en la kaldronegejo kaj ŝovelis karbon.

En1910 Grainger komencis desegni kaj fari siajn proprajn vestaĵojn kaj faris jakojn, pantalonetojn, togojn kaj mumuojn, ĉion tion li faris el mantukoj kaj ankaŭ kompleksajn herbajn kaj biditajn jupojn. La vestaĵooj ne estis nur por privata uzo, sed ofte estis portitaj de Grainger publike. Li ankaŭ desegnis prasportmamzonon por sia dana dolĉulino.

Grainger translokiĝis al Usono en la komenco de la Unua Mondmilito en 1914. Lia 1916 piana komponaĵo In a Nutshell ("En nuksingo/Mallonge") estas la unua de klasika muzika profesiulo en la okcidenta tradicio kiu postulas direktan, neklavan sonon de la kordoj - en ĉi tiu okazo, per maleo - kiu koniĝis kiel "korda piana" tekniko. Kiam Usono eniris la militon en 1917, li estis varbita de usona militista muzikistaro, ludanta la oboon kaj la sopranan saksofonon kaj pasigis la daŭron de la milito donanta koncertojn por helpi la sorton de Militpruntoj kaj Liberpruntoj. Ankaŭ dum la jaro 1917, li elektiĝis honora ano de Phi Mu Alpha Sinfonia muzika frataro. Je 1918 li iĝis ŝtatano de Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Partituroj[redakti | redakti fonton]