Perda informkompaktigo
Perda informkompaktigo estas transformado de datumoj por malpligrandigo per ellaso de iuj eroj, ordinare la malplej necesaj por homa percepto de la informoj.
Enhavo |
Ekzemploj [redakti]
Bildoj [redakti]
Sono [redakti]
- MP3 (paga patentigita aranĝo de MPEG, ĉefe por muziko, publikigita en la 1990-aj)
- Ogg Vorbis (destinita por la samaj celoj kiel MP3, sed libera kaj pli altkvalita)
- Opus (libera aranĝo, destinita ĉefe por rapida kodado kaj eldodado, ekzemple en Interreta telefonado)
- Speex (destinita por voĉo, uzata ekzemple por telefonado; anstataŭata de Opus.)[1]
Video [redakti]
- MJPEG (JPEG-bildoj en iu uja aranĝo)
- Ogg Theora
- WebM
Malavantaĝoj [redakti]
Kvankam iuj ellasataj informoj estas tute ne percepteblaj de homoj, aliaj estas iomete percepteblaj, malsame de malsamaj homoj, kaj fojfoje eĉ gravaj partoj povas esti signife malbonigitaj per la ellaso.
El la rezulto de perda kompaktigo oni povas ricevi informojn similajn al la originalo laŭ ilia percepteblo de homo, sed ne identajn. Kompaktigo de jam kompaktigitaj datumoj per la sama aŭ alia perda metodo kaŭzas pluajn perdojn.
Tial ĉe redaktado necesas uzi senperdan informaranĝon, aŭ la informoj malboniĝados ĉe ĉiu enmemoriligo.
Ankaŭ ĉe konservado de informoj, oni memoru, ke oni iam povas ekbezoni transformi ilin laŭ alia aranĝo por uzi per nove aperinta aparato aŭ programo, aŭ por ne pagi al patentoposedantoj pri la perda kompaktigo pro malkodado aŭ disdonado de la dosieroj.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Densigilo estas programo por senperda datumkompaktigo, kiuj taŭgas por ĉiuspecaj datumoj, kvankam ne por ĉiuj egale efikas.