Perdix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perdix
Griza perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Perdix
Genroj de subdivizioj

P. perdix
P. dauurica
P. hodgsoniae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Perdix estas genro de perdrikoj tio estas birdoj de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj. Ili havas reprezentantojn en plej parto de moderklimata Eŭropo kaj Azio. Unu membro de la genro, la Griza perdriko, estis enmetita en Usonon kaj Kanadon.

Tiuj estas nemigrantaj birdoj de malferma kamparo. La nesto estas kovrita grunda skrapaĵo en aŭ ĉe ŝirmaĵo. Ili manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektoj.

Tiuj estas mezgrandaj perdrikoj kun sablokoloraj bekoj kaj kruroj, striecaj brunaj supraj partoj, kaj ruĝecaj vosto- kaj flankostriecoj. Neniu sekso havas spronojn en kruroj (diferenco kompare kun la perdrikoj de la genro Alectoris), kaj la ununura plumardistingo estas ke inoj tendencas esti pli senkoloraj.

La Griza kaj la Daŭria perdrikoj estas tre proksime rilataj kaj similaj laŭ aspekto, kaj formas superspecion. La Tibeta perdriko havas rimarkindan blankanigran vizaĝobildon, nigran brustan striecon kaj 16 vostoplumojn anstataŭ la 18 de la aliaj specioj.

Neniu de la specioj estas minacata je tutmonda skalo, sed la du plej disvastigataj perdrikoj estas tro ĉasataj en partoj de sia teritorio. La Griza perdriko estis ege ĝenata de agrikulturaj ŝanĝoj, kaj ties teritorio ege malpliiĝis.

La Tibeta perdriko aspekta sekura en sia etenda kaj ofte neatingebla teritorio de la Tibeta Altebenaĵo.

Tiu birdogenro kunhavas nomon kun la nepo de Dedalo (ĉu kiel Perdix ĉu kiel Perdikso) de la Greka mitologio, kiu estis transformata en birdo kiam lia onklo murdis lin pro jaluzo.

Specioj

Prahistoria specio konata nur el fosilio estis priskribita kiel Perdix palaeoperdix. Loĝinta tra suda Eŭropo dum la Plejstoceno, ĝi estis favora manĝo de la Kro-Magnonoj kaj Neandertaloj. La rilataro inter la prahistoria specio kaj la Griza perdriko estas iome malklaraj; tre simila, ĝi estu pli bone konsiderata kiel frata specio pli ol la Griza perdriko evoluis el la taksono de la Plejstoceno.

Referencoj

  • Madge, Steve; McGowan, Philip J. K. & Kirwan, Guy M. (2002): Pheasants, partidges and grouse : a guide to the pheasants, partridges, quails, grouse, guineafowl, buttonquails and sandgrouse of the world. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3966-0