Perdoj de libroj dum la malfrua antikva periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La perdoj de libroj dum la malfrua antikva periodo inter la fino de la 3-a kaj komenco de la 6-a jarcento reprezentas ne reakireblan perdon por la kultura heredaĵo de la klasika antikvo. Tre granda parto de la antikva greka kaj latina literaturoj estis perdita. La kvanto de verkoj, kiuj restas ĝis nun estas ekstreme malgranda. La plimulto de la tamen tradiciaj tekstoj estas konservitaj en kopioj el la mezepoko. Nur tre malmultaj originalaj textoj de la antikva periodo estas konservitaj.

La kvanto de libroj dum la antikva tempo kaj ĝia transdono[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la trovadoj de papirusoj ekde 1900, en la bibliotekoj troviĝis greka literaturo de antaŭ la jaro 500 de ĉirkaŭ 2000 aŭtoroj. De tiuj 2000 estis konservitaj nur tekstoj de 253 aŭtoroj, sed parte nur partoj de iliaj tekstoj.

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

El la latina literaturo, tio estis 772 nomoj de aŭtoroj, el tiuj, tekstoj de 144 aŭtoroj estas konservitaj.[1] Tio kondukis al la ofte trovita taksado, ke malpli ol 10% de la antikva literaturo estas konservita.[2] La preskaŭ 3000 nomoj de aŭtoroj reprezentas minimuman nombron, nome tiuj menciitaj en konservitaj tekstoj. Tiuj estas multaj kristanaj aŭtoroj kaj klasikaj lernejaj aŭtoroj, sed ne la tuta sumo de la antikvaj titoloj. Rilate la tuta tempo de la antikvo la kristanaj aŭtoroj nur estis relativa minoritato.

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Taksado de la antikva kvanto de titoloj kaj libroj nur estas ebla nerekte per la historio de la bibliotekoj. La plej konata biblioteko de la antikvo estas tiu de Aleksandrio. Ĝia stoko kreskis inter -235 ĝis -47 jaroj de 490.000 al 700.000 papirusruloj, plejparte en greka lingvo,[3] ĝis la vizito de Cezaro.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerstinger (1948).
  2. Although much Greek literature has been preserved, the amount actually brought down to modern times is probably less than 10% of all that was written „Obwohl viel an griechischer Literatur überliefert worden ist, beträgt der Anteil dessen, was tatsächlich bis in die Neuzeit erhalten geblieben ist, weniger als 10 % von dem, was geschrieben wurde.“ (Johnson 1965). Das gleiche Buch bekam von einem neuen Autor 30 Jahre später eine bedeutende Veränderung dieser Textstelle: Why do we know so little about Greek libraries when such a relatively large amount of classic Greek literature has been preserved? It is estimated that perhaps ten percent of the major Greek classical writings have survived. „Warum wissen wir so wenig über die griechischen Bibliotheken, wenn ein solch relativ großer Bestand der klassischen griechischen Literatur überliefert wurde? Man schätzt, dass knapp 10 % der größeren klassisch-griechischen Schriften überlebt hat.“ (Harris, 1995, S. 51).
  3. Tiel estas raportita je la morto de la estro de la biblioteko Kalimako de Kireno (ĉ. -240 ĝis -235 laŭ Parsons, 1952).