Peregrin Obdržálek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peregrin Obdržálek
Persona informo
Aliaj nomoj Pelhřim Obdržálek
Naskiĝo 9-an de majo 1825 (1825-05-09)
en Slavkov u Brna
Morto 29-an de majo 1891 (1891-05-29) (66-jaraĝa)
en Břest
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo verkisto • katolika sacerdoto
vdr

Peregrin OBDRŽÁLEK (IPA: peregrin obdr̩ʒaːlek) (li naskiĝis la 9-an de majo 1825 en Slavkov u Brna (Moravio, Ĉeĥujo); mortis la 29-an de majo 1891 en Břest (Moravio, Ĉeĥujo)) estis ĉeĥa katolika pastro, aŭtoro de religia literaturo, satiro, sed ankaŭ de humuraj rakontoj kaj versoj.

Peregrin Obdržálek studis en Uherská Skalice, en Strážnice, poste filozofion kaj teologion en Brno. Pastriĝinte en la jaro 1850 li estis diakono en Dražovice, Topolany, Brankovice, Pustiměř kaj en Tichá ĉe Frenštát pod Radhoštěm, pli malfrue li iĝis ankaŭ paroĥestro en Blansko; servante en Břest li estis nomigita honoran konsistorian konsilanton.

Dum sia verkado li ĉie fondadis ŝparbankojn, ekonomiajn asociojn, lernejajn libropruntejojn, trovadis membrojn por diversaj religiaj asocioj. Li ankaŭ diligente kontribuadis versojn kaj prozojn al politikaj kaj amuzaj-instrukciantaj gazetoj. Precipe li distingiĝis kiel humurista satiristo, liaj traktadoj Maloměstské dívek vychování (Eturba edukado de knabinoj), Nedělní zábava maloměšťáků (Dimanĉa amuzo de etburĝoj), Osudná stovka či námluvy na venkově (Fatala cento aŭ Svatado en la kamparo) kaj aliaj estis publikigitaj en la kalendaro Moravan. Multajn predikojn kaj kantojn kun melodioj li eldonis en la revuo Posvátná kazatelna. Li eldonis interalie Cvičení maličkých ve svatém náboženství křesťansko-katolickém (Ekzercado de etuloj en la sankta kristana-katolika religio), gracilan libreton por infanoj, kiu resumas versfarade koncize la biblian historion kaj la plej elementajn fundamentojn de la kateĥisma doktrino. En siaj beletraĵoj li uzadis ankaŭ la plumnomon Pelhřim Obdržálek (IPA: pelhřim obdr̩ʒaːlek).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]