Pereira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pereira estas urbo de Kolombio, ĉefurbo de la departamento de Risaraldo, lokigita en la kafrekolektista regiono de la lando (konita kiel "Kafa akso" aŭ "Eje Cafetero" je la hispana), kiu estas unu el la plej gravaj ekonomikaj profitoj en Kolombio. Ĝi estas la plej loĝantita urbo el Kafa Akso kaj formas, kune kun La virginia kaj Dosquebradas, la Areo Metropola de la Centrokcidento de Kolombio ("Área Metropolitana del Centro Occidente" je la hispana). Pereira lokiĝas en la regiono centra okcidenta de Kolombio, en la Valo de la rivero "Otún" el la centra fako de la montoĉeno konata kiel "Los andes" kolombianaj.

Kiel Risaralda ĉefurbo, Pereira gastigas la stabejoj de la Risaralda Departamentestro ("Gobernación del risaralda"), la Risaralda Asembleo, la Risalarda Departamenta Juĝejo, la Areo Metropola kaj la "Fiscalía General".

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La urbo estas nomita pro Francisco Pereira Martínez, kiu deziris agadon de urbo kie hodiaŭ, tiu ĉi loĝantaro troviĝas. La tiam ankoraŭ vilaĝo estis nomata kiel li iuj tagoj post lia mortiĝo.

Tiu ĉi urbo estas kromnomata "la querendona, trasnochadora y morena" y "La perla del Otún". Ĝi estas ankaŭ konata kiel la Senporda Urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la komunumo estas 702 km². Norde, limiĝas kun la urbetoj La Virginia, Marsella kaj Dosquebradas. Nordoriente, landlimas kun Santa Rosa de Cabal, je la oriento kun la departamento Tolima; Sude, kun la departamentoj Quindío kaj Valle del Cauca kaj okcidente kun la urbeto Balboa kaj la departamento Valle del Cauca.

Pereira lokiĝas sur la Centra Montararo, en la Valo de la Rivero Otún kaj en parto de la Valo de la Rivero Cauca. Same al multaj Colombianaj Urboj, ĝia geografio estas ege varia, havante vere deklivaj montetoj kaj aliaj lokoj totale plataj. La plej parto el la pejzaĵo municipia ripozas sur la holmoj el la Centra Montaro. Inter la kamparaj geografiaj akcidentoj, elstaras la neĝmonto de Quindío, Ruiz kaj Santa Isabel kiuj estas lokoj apartenitaj kun la departamentoj Quindío, Caldas kaj Tolima, respektive. Ĝi havas ankaŭ aliajn bonkonitajn akcidentojn kiel la "Alto del Nudo".

La hidrika sistemo de la loko enhavas la riverojn Cauca, Barbas, La Vieja, Otún kaj Consota kun iliaj pluaj afluantoj.

Vetero[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia akcidentita tereno, Pereira havas multe da malsamajn veterojn, inkludante la jenajn termikajn etaĝojn: varma 60 km², meza 367 km², malvarma 70 km² kaj "páramo" 107 km². Ĝia averaĝa temperaturo estas 22 °C. Tiu ĉi donas al Pereira vegetalan kaj pejzaĝan variecon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konata historio de la urbo venas ĝis la pre-kolombina tempperiodo, kiam ĝiaj landoj estis loĝataj per triboj de la kulturoj Quimbaya kaj Pijao. En tiu regiono, la marŝalo Jorge Robledo fondis urbeton nomita Cartago je la 9a aŭgusto 1540. Sed,verŝajne la frekvonta sieĝo de la aborigenoj kaj la ekonomika malfacileco devoligi, dum 1691, la movadon de la urbo al la loko kiun hodiaŭ okupas "cartago". Tiam, la antaŭa regiono (tiu de la nuntempa Pereira) iĝis pluvarbara kaj la oldaj kontruaĵoj malaperis.

Iu tempo poste, kaj kun la espero revivi tiun perditan urbeton, je la 24a aŭgusto 1863, la sacerdoto Remigio Antonio Cañarte kaj Jesús María Hormaza Niño, inter aliaj, reiris al la ruinoj de la antikva Cartago kaj establis iujn etajn ĥatojn.

Dum ses jaroj, ĝi daŭris nomata "Cartago Viejo" aŭ Olda Cartago, sed, dum 1869 ĝia nomo ŝanĝis al Pereira honore al la juristo Pereira Martines, kiu je 1816 rifuĝiĝis kun sia frato Manuel Pereira post la venko de la patriotaj trupoj de Simón Bolívar en la batalo de Cachirí. Li mortiĝis ses tagoj antaŭ la fondado de la urbo.

En la jardeko de la 50, dum la epoco de la perforto politika de la partioj kolombianaj, Pereira iĝis refuĝanta loko por miloj da kolombianoj kiuj kvarobligis ĝian loĝantnombron kaj ankaŭ diversigis ĝian kulturon.

Administra kaj Politika Organizo[redakti | redakti fonton]

Pereira kiel ĉiuj kolombianaj urboj havas enurbajn kaj kamparajn terzonoj.

Enurbe, la kolombianaj municipioj estas apartigitaj je "comunas". Do, Pereira enhavas 19 comunas: Ferrocarril, Olímpica, San Joaquín, Cuba, Del Café, El oso, Perla del Otún, Consota, El Rocío, El poblado, El jardín, San Nicolás, Centro, Río Otún, Boston, Universidad, Villavicencio, Oriente y Villasantana. Ĉiu, in tempo, distribuita en "barrios".

Kampare, same al la aliaj kolombianaj municipioj,ĝi estas disdonita je "corregimientos" kiuj estas: Altagracia, Arabia, Caimalito, Cerritos, La Florida, Puerto Caldas, Combia Alta, Combia Baja, La Bella, Estrella- La Palmilla, Morelia, Tribunas