Peresznye
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Perenye! Peresznye (peresnje), germane Prössing, kroate Prisika estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La slava nomo signifas: elhakita arbaro.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 9734
- Telefonprefikso: 94
Situo [redakti]
Peresznye situas laŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo. La unua mencio devenis el 1195. En 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, sed poste la alvenintaj kroatoj refondis Prisika-n. De tiam ankaŭ kroatoj vivas en Peresznye.
Vidindaĵoj [redakti]
- baroka romkatolika Preĝejo de Sankta Egidio (Peresznye)
- kastelo, kiun konstruis Daniel Esterházy en 1727
Ĝemelkomunumoj [redakti]
Voloder, Kroatio
Šiljakovina, Kroatio