Perfektiga Esperanto-Kurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Perfektiga Esperanto-Kurso (PEK) estas daŭre kreata Vikilibro kiu entenas kurson por Esperanto por progresintoj.

PEK estas, kiel diras la nomo, kurso por plibonigi/perfektigi la scion de Esperanto. Ĝi celas precipe bon(et)e parolantajn Esperantistojn, kiuj ne tute kontentas pri sia nivelo de Esperanto.

La ideo estas ke la uzantoj faru almenaŭ la ĉefan parton de la laboro. Ili scias kio mankas al ili, kaj pri kio ili ne certas, pri kio ili eraras. Sed kompreneble ankaŭ la helpo kaj apogo de spertuloj en la movado tre bonvenatas kaj necesas.

Eksteraj ligiloj