Perfido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Perfido estas ago de mallojaleco. Laŭ PIV, perfido estas ago de tiu, kiu “malbone servas la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo”[1]. Perfidantoj en milito nomiĝas dizertintoj.

En la biblio[redakti | redakti fonton]

Bone konata ekzemplo de perfido estas menciata en la biblio. En la evangelio laŭ Marko, la apostolo Judaso Iskarioto perfidis Jesuon indikante lin al la judaj pastroj, kiuj intencis mortigi Jesuon:

Citaĵo
 Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du [apostoloj], foriris al la ĉefpastroj, por transdoni lin al ili. Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin. 
— Mar 14,10-11[2]

Kiam Judaso venis al Jesuo kun la pastroj, li montris al ili Jesuon per kisi lin:

Citaĵo
 Kaj tuj, dum [Jesuo] ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj. Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde. Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin. Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin 
— Mar 13, 43-46[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ligilo: http://vortaro.net/#perfido. Vidita la 8-an de Decembro 2013.
  2. Bible Hub. Ligilo: http://biblehub.com/esp/mark/14.htm. Vidita la 8-an de Decembro 2013.
  3. Bible Hub, samfonte.