Periferia Linio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vido el la stacio Wien Krottenbachstraße

La Periferia Linio (germane Vorortelinie) estas fervoja linio en Vieno. De 1987 ĝi estas, kiel linio S 45, parto de la S-Bahn-reto de Vieno.

La linio estas foje nomata Montara Fervojo en Metropolo. La linio estas malgraŭ sia plena situo en la urbego Vieno klasifikita, de oficiala, teknika flanko, kiel montara fervojo: ĝi superas reajn kaj reajn niveldiferencojn helpe de pontoj, viaduktoj kaj tuneloj. La linio interligas la nordajn kaj okcidentajn periferiajn antaŭlokojn de Vieno inter si - kondukante de Wien Hütteldorf al Wien Heiligenstadt - kaj ĉiuj ĝiaj laŭhoraraj personaj trajnoj pluiras al la stacio Handelskai en la 20a distrikto por tiel konektiĝi (pere de la linio U6) ankaŭ al la transdanubaj distriktoj.

La nuntempe servataj stacioj estas:

  • Wien Hütteldorf (metrolinio U4, regionaj kaj longdistancaj trajnoj)
  • Wien Penzing (regionaj trajnoj)
  • Wien Ottakring (metrolinio U3)
  • Wien Hernals
  • Wien Gersthof
  • Wien Krottenbachstraße
  • Wien Oberdöbling
  • Wien Heiligenstadt (U4, regionaj trajnoj)

Kvankam tie ĉi finiĝas, el teĥnika vidpunkto, la Periferia Linio, ĝiaj trajnoj pluiras ankaŭ al Wien Handelskai (U6, regionaj trajnoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]