Periferia nerva sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildigo de la periferia nerva sistemo, desegnita de la flandra renesanca anatomo Andreas Vesalius en 1543

La periferia nerva sistemo (mallonge PNS) estas tiu parto de la nerva sistemo, kiu situas ekster la cerbo kaj ekster la mjelo. La alia parto de la nerva sistemo - do la cerbo kaj mjelo - nomatas centra nerva sistemo. Kontraste al tiu, la periferia nerva sistemo ne estas protektata de ostoj (la kranio respektive vertebraro) kaj ankaŭ ne de la tiel nomata "sanga-cerba barilo". La periferia nerva sistemo plu disiĝas en motorajn kaj sentajn nervajn fibrojn unuflanke kaj en la vegetativan aŭ aŭtonoman nervan sistemon aliflanke.

La diferencigo inter centra kaj periferia nervaj sistemoj fakte estas arbitra - laŭ funkciado ambaŭ partoj de la nervo sistemo intense interplektiĝas.

Al la periferia nerva sistemo apartenas:

inkluzive de ricevantoj ("receptoroj") kaj ganglioj.