Ĉirkaŭfrukto

El Vikipedio
(Alidirektita el Perikarpo)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉirkaŭfrukto de persiko.
Persiko kiel ekzemplo de drupo enhavanta ligna enfrukto.

Ĉirkaŭfrukto (aŭ perikarpo [1] el la grekaj peri, ĉirkaŭ kaj karpo, frukto) estas tiu parto de frukto, kiu envolvas unuopan aŭ plurajn semojn. Ĝi elvenas el ovolujo post fekundiĝo de la floro, dum la ovoloj iĝas semoj.

Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:

  • eksterfruktoepikarpo[2], la plej ekstera parto, kolora epidermo;
  • mezfruktomezokarpo[3], la meza parto, ofte karna;
  • enfruktoendokarpo[4], la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.

Ĉe drupo, la enfrukto estas ligna kaj seka: tio estas la kerno.

Referencoj [redakti]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862
  3. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862
  4. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 862




Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio