Periodaj san-testoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Periodaj san-testoj (angle check-up) estas subprodukto de industri-medicina aparato kiu aperis en la 1970-jaroj. En tiu tempo oni havigis materiajn kondiĉojn por fari multnobrajn san-testojn, sed, por eviti senokupon de testiloj, oni bezonis homojn por fari san-testojn en industria skalo. Sekve, la privata san-sektoro kreis la ideon pri bezono de periodaj san-testoj, eĉ se homoj estas tute sanaj. Tiam ekestis granda socia premo por akiri periodajn san-testojn kaj eĉ multaj kompanioj devigis siajn dungitojn fari ilin.

La komercigo de periodaj san-testoj kondukis al cirkonstancoj en kiuj simplaj testoj, se erare pozitivaj igis kuracistojn utiligi pli kompleksajn, invadajn ekzamenojn, ekzemple biopsiojn kaj angiradiografiojn, kaj submetis la pacienton al nenecesa angoro. Ĉiujaraj rutinaj ekzamenoj povas doni falsan senton pri sekureco kaj malatentigi pri gravaj simptomoj aperantaj tuj post ekzameno.

Komercumado kaj misutiligado de preventmedicino enhavas la saman malavantaĝon por la socio kiel misa aŭ troa utiligado de kuracmedicino. Nuntempe, oni pli zorge elektas koncerne periodajn ekzamenojn, farante ilin pli adekvataj al la karakterizaĵoj, aĝo kaj vivstilo de paciento.