Peristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La peristo (svede ombudsman: peranto) plenumas la taskon de senpartia arbitracianto. Peristaro estas komisiono, konsistanta el pluraj personoj, kiu plenumas samajn taskojn. En la 1970-aj jaroj tiaj institucioj disvastiĝis mondvaste.

Taskaro[redakti | redakti fonton]

ombud (malnovnorde: plenpotenco) estas (antaŭe ĉiam livervola) tasko de persono, en organizaĵo aŭ en publiko ĉe certaj temoj malhelpi maljustan traktadon de persongrupoj. Tiel, tia ofico signifas senpartian procedon ĉe disputoj - kun konsidero al la interesoj de personoj, kies grupaj aferoj estas alie malmulte atentataj, pro manko de taŭga ebleco aŭdigi sin (ekz-e de infanoj, pacientoj de malsanulejoj).

En sia funkcio la peristo ebligas solvi disputaĵojn en plej diversaj kampoj kaj sen grandaj burokratecaj elspezoj.

Tio okazas per:

  • objektiva konsidero de la disputaĵo,
  • pesado de la argumentoj uzataj de la du partioj,
  • komparo de damaĝo, elspezo kaj kostaj faktoroj,
  • atingo de kontentiga solvo
  • aŭ eldiro de rekomendata solvo por la respektiva kazo.

Ĉiam pli da organizoj kaj institucioj (ĝis la UN kreas postenon por peristo aŭ dungas tutajn stabojn da peristoj. Sub tiu nocio kompreniĝas pli kaj pli ankaŭ la funkcioj de compliance officer, kies taskoj estas interalie antaŭzorge malhelpi subaĉetojn.

Ĉefe kie granda publiko estas alparolata, kie do ankaŭ ekzistas multa konfliktmaterialo, oni instalas tiajn alirpunktojn. Ekzemple amaskomunikiloj (gazet-eldonejoj) pli kaj pli dungas peristojn. Ili devas peri inter legantoj kaj anonc-klientoj unuflanke kaj la redaktejoj kaj eldonejo aliflanke. Tiel ekz-e la New York Times havas periston.

Institucio en Svedio[redakti | redakti fonton]

En Svedio peristo (ombudsman) estas sendependa konfid-persono nomumita de la registaro aŭ de la parlamento, kiu okupiĝas pri plendoj de homoj kontraŭ la administracio. Tiel, peristoj akiras kreskan rolon en la kadro de administra etiko.


La reĝo Karlo XII de Svedio fuĝis post sia malvenko kontraŭ Rusio en Turkion, kie li konatiĝis kun la sistemo de la Mohtasibo. Reveninte li enkondukis 1718 la similan sistemon de la tielnomataj justickanceliero. 1809 oni apudmetis al tiu la ombudsman (periston).

La servoj de la peristo estas senpagaj. Ili estas alireblaj por ĉiuj. Ĝenerale li ricevas plendojn en persona interparolado kaj ekzamenas, ĉu la administracio agis jure senriproĉe kaj honeste. Li serĉas poste justan solvon ĉiuflanke akcepteblan, kiun li eldiras en formo de rekomendo.

La peristo estas respondeca nur antaŭ la parlamento, al kiu li regule raportas. Kadre de sia kompetento li rajtas depostuli ĉe ĉiuj oficejoj skribajn aŭ parolajn informojn, fari vidkontrolojn kaj postuli la disponigon de ĉiuj necesaj dokumentoj. Li rajtas fari esploradojn ankaŭ proprainiciate.

La peristo taŭgas por politika sistemkomparo inter Skandinavio kaj - ekzemple - Germanio: Dum en Germanio li intervenas kiel plendinstanco en malmultaj unuopaj okazoj, li povas en la politikaj sistemoj de Skandinavio havi eĉ konstitucian rangon. La peristoj disponas tie parte pri tuta aro da kunlaborantoj. En Finnlando la tasko de la peristoj estas eĉ leĝe regulita. Temas tie pri daŭrigo de la "konkordanca" modelo, en kiu ankaŭ en la administra procedo eniru instigoj el la praktiko en la interkonsent-sistemon. La peristo do ne havas en Skandinavio - kiel ekz-e en Germanio - nur perantan pozicion, sed multe pli larĝajn kompetentojn kaj ĝuas plian atenton. Li rajtas fari ampleksajn esploradojn, iniciati parlamentajn esploradojn, havas en la parlamento la demandorajton kaj povas en kelkaj skandinaviaj landoj eĉ proponi leĝojn. Tio troviĝas sur la fono de la "konkordanc"-modelo, la deziro atingi, ĉe ĉiuj decidoj, kiom eble plej larĝan interkonsenton de la partioj, sociaj grupoj, reprezentantoj de interesoj kaj per tio de la civitanoj. Ne subtaksinde estas ĉe tio la plifortigo de la konfido de la civitanoj en politiko kaj administracio.

Peristoj en Germanio[redakti | redakti fonton]

La modelo de peristo konatiĝis en Germanio ĉefe per la enkonduko de la Taskito pri Armeaferoj ("Wehrbeauftragter", laŭ art. 45b GG [de la konstitucio]) per la leĝo de la 19-a de marto 1956 (BGBl. I, p. 111).

Laŭ la modelo de la Taskito pri Armeaferoj la justic-ministrino de la federacia lando Nordrejno-Vestfalio, Roswitha Müller-Piepenkötter, prezentis la 17-an de aprilo 2007 la periston por la punplenumado. Li devas, kiel la taskito pri armeaferoj, okupiĝi pri plendoj de malliberuloj kiel ankaŭ de la dungitoj en punplenumado.

Civitana taskito[redakti | redakti fonton]

En Germanio ekzistas civitanaj taskitoj, kiuj subtenas, apud la petici-komisionoj, la civitanojn ĉe uzado de siaj rajtoj kontraŭ la administracio, en la federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomeranio, Rejnlando-Palatinato kaj Turingio. La jura bazo deriviĝas el la konstitucia artikolo 17 GG.

En Meklenburgo-Antaŭpomeranio troviĝas ekz-e la sekva regulo:

"Por certigi la rajtojn de la civitanoj kontraŭ la landa registaro kaj la publika administracio en la lando kaj por konsilado kaj subteno en socialaj aferoj la landa parlamento ("Landtag") elektas por la daŭro de ses jaroj la civitanan taskiton; unufoja reelekto estas permesata. Ĝi povas antaŭtempe revoki lin per plimulto de du trionoj de la membroj de la landa parlamento. Laŭ propra peto li estas sendevigenda de sia ofico.

La civitana taskito estas en plenumado de sia ofico sendependa kaj submetita nur al la leĝo. Li ekagas laŭ peto de civitanoj, laŭ peto de la landa parlamento, de la petici-komisiono, de la landa registaro aŭ laŭofice." (el artikolo 36 de la landa konstitucio de Meklenburgo-Antaŭpomeranio)

Popoladvokato en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

La popoladvokato en Aŭstrio estas organo por kontrolado de la publika administracio kaj samtempe peristo, kiu devas peri inter civitanoj unuflanke, oficoj kaj administracio aliflanke, se unuaj sentas sin maljuste traktitaj kaj la juraj rimedoj estas elĉerpitaj. La plej multaj federaciaj landoj aliĝis al la federacia popoladvokateco, nur Tirolio kaj Vorarlbergo havas propran landan popoladvokaton.

Civitanaj taskitoj de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropa Unio ekzistas kiel peristo la Eŭropa Civitana Taskito. Ekde 2003 tiun oficon okupas s-ro Nikiforos Diamandouros. La tasko de la civitana taskito estas pli bona certigo de la protekto de la civitano kontraŭ misoj ĉe la administra agado de la organoj kaj institucioj de la EU. La miso plej ofte priplendata estas la mankanta travideblo per mankhava disponigo aŭ rifuzo de informoj.

Institucio en Pollando[redakti | redakti fonton]

En la kadro de la konstitucia juro de Pollando du ĉefaj juraj rimedoj ebligas la juran protekton de multaj juraj pozicioj kun konstitucia rango kaj de aliaj juraj objektoj. Tiuj estas - laŭ art. 79 de la pola konstitucio - la konstitucia plendo, kiu estas konceptita simile kiel en la germana konstitucia juro, kaj - laŭ art. 208 de la pola konstitucio - la plendo ĉe la peristo (pole Rzecznik Praw Obywatelskich). La agadkampo de la peristo estas pli detale regulita per la leĝo pri peristo de la 15-a de julio 1987. Li povas ekagi, kiam li ricevas plendojn de privataj personoj, de komunumaj reprezentantoj, de la civitana taskito pri protekto de infanrajtoj aŭ se li mem, pove de sia ofico, konsideras la kontroladon necesa. Rimarkindas, ke la plendo ne devas plenumi formalaĵojn, sed devas nur ekkonigi la pledanton kaj la aferon. La peristo povas ĉesigi la proceduron, plusendi ĝin al la kompetenta tribunalo, nur informi la pledanton pri eblaj juraj helpoj aŭ mem komenci kaj konduki la proceduron.

Institucioj en Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

En Ĉeĥio ekzistas la peristo sub la nomo Veřejný ochránce práv (laŭvorte Publika Protektisto de la Rajtoj). La ofico estis kreita en 1999, kiun prizorgas en dua oficomandato s-ro Otokar Mtejl. La peristo estas elektata de la parlamento por ses jaroj. La kandidatoj estas proponataj de la ŝtatprezidanto aŭ de la senato. Tasko de la peristo estas kontribui al protekto de la civitanoj kontraŭ misoj ĉe la administra agado de la publikaj kaj ŝtataj organoj. La peristo posedas larĝajn rajton akiri informojn (ekz-e trudi sian personan ĉeeston) aŭ postuli ilin, sed li ne povas rekte interveni en la procedurojn. La peristo loĝas en Brno.

Popoladvokato en Albanio[redakti | redakti fonton]

En Albanio la ofico de popoladvokato estis enkondukita per la albana konstitucio de 1998. La civitanoj povas direkti plendojn al tiu peristo, kiam ili konsideras siajn homajn kaj individuajn rajtojn lezitaj.

Peristoj en nepolitika kampo[redakti | redakti fonton]

Germanio[redakti | redakti fonton]

Peristoj akiris rapide simpation ankaŭ en la civila kampo. Tie ekzistas peristoj intertempe en diversaj branĉoj. Uzi iliajn servojn estas ĝenerale senpage, iliaj kompetentoj estas dependaj de la branĉoj. Plej ofte ilia decido estas deviga por la entrepreno (se certa limsumo ne estas transigita), por la kliento ekzistas (ĉe rifuzo fare de la peristo) la ebleco de jura plendo.

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Aŭstra interreta peristo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1999 la Aŭstra Instituto pri Aplikata Telekomunikado (ÖIAT laŭ la germana) iniciatis la starigon de aŭstra interreta peristo. Celo de tiu projekto estis rapide kaj senburokratece helpi konsumantojn kaj plibonigi la kvaliton de la ofertoj en e-komerco profite al la konsumantoj. Krome ĝi devis fortigi la konfidon de la uzantoj en la e-komercon kaj per tio instigi la aŭstran ekonomion pli uzi tiun novan vendomanieron.

Tiu koncepto de sendependa inform- kaj konsil-ejo portata de interret- kaj konsumant-organizoj kongruas kun la direktivo e-komerco; promulgita komence de 2000 de la Eŭropa Unio. Intertempe la interreta peristo estas ligita al reto de eŭropaj konsumantprotektaj institucioj.

Ekde decembro 1999 estis prilaboritaj proksimume 6.000 plendoj. Aldone estis responditaj proks. 55.000 ĝeneralaj konsumant-demandoj. Granda parto de la plendoj koncernas la liveradon de la rete menditaj produktoj, sekvate de malregulecoj ĉe pago kaj mankoj ĉe la produkto mem.

La interreta peristo estas arbitracia institucio de la Federacia ministrejo pri Sociala Sekureco, Generacioj kaj Konsumantprotekto, kongrua kun la rekomendo 98/257/EG de la EU. Li estas do parto de sistemo de la eŭropvaste organizita ekstertribunala konfliktosolvado. La projekto estis en la jaro 2000 premiita per la aŭstra ŝtatpremio pri publikaj rilatoj.

Peristo por juraj disputoj pri asekuraj demandoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1-a de februaro 2007 la Fakligo de la asekur-makleristoj instituciigas periston pri juraj disputoj pri asekur-demandoj, kiuj rezultiĝas el la triangula rilato inter klientoj, asekuroj kaj makleristoj. Sendependa arbitracia komisiono prezidata de la ĝisnuna juĝisto de la Suprema Kortumo Ekkehard Schalich esploras jurajn disputojn. Celo de la institucio estas fortigo de la jura certeco. La rapidaj kaj senburokratecaj eldiroj de la arbitraciejo estas jure ne devigaj, sed prezentas fortan moralan antaŭdecidon. "Anstataŭ atendi la rezultojn de longjaraj tribunalaj procesoj, makleristoj povas estonte direkti sin al la arbitraciejo por atingi pli rapide sian rajton." (Gunter Riedlsperger, Federacia peristo de la fakligo)

Flegad-peristo en la sansistemo de Vieno[redakti | redakti fonton]

En la flegadsistemo de Vieno, post diversaj skandaloj pri flegado, ekoficis la flegadperisto Werner Vogt (ĝis 2006), enoficigita de la urba konsilantino Elisabeth Pittermann.

Perismaj iniciatoj de komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Multaj komunikaj entreprenoj ofertas perismajn funkciojn kiel servojn al la legantoj. Tiel ekz-e la Bild-Zeitung en Germanio reklamas per sia ago "Bild helpas" ("Bild hilft"). En Aŭstrio ekzistas ekde 1970 la gazetperisto de la Kleine Zeitung - la due plej granda gazeto de Aŭstrio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Publika spaco
Privata spaco