Glaĉero Perito-Moreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perito Moreno)

Glaĉero Perito-Moreno

Glaĉero Perito-Moreno
glaĉero [+]

Supermara alteco244 m [+]
Koordinatoj50° 29′ 0″ S, 73° 3′ 0″ U (mapo)-50.483333333333-73.05Koordinatoj: 50° 29′ 0″ S, 73° 3′ 0″ U (mapo)
Areo250 km² (25 000 ha) [+]

Glaĉero Perito-Moreno (Argentino)
Glaĉero Perito-Moreno (Argentino)
DEC
Glaĉero Perito-Moreno
Glaĉero Perito-Moreno
Map
Glaĉero Perito-Moreno
Vikimedia Komunejo:  Perito Moreno Glacier [+]
vdr
Trarompo de la glaĉero en 2008

La Glaĉero Perito Moreno (50° 29′ S 73° 03′ U / 50.483 °S, 73.050 °U / -50.483; -73.050 (mapo)) estas unu glaĉero de argentina Nacia parko Los Glaciares, en sudokcidenta parto de regiono Cruz. Ĝi estas unu el la plej konataj turismaj celoj de Patagonio. Ĝi longas 30 km (250 km2) kaj estas la 3-a plej granda trinkakva rezervaĵo de la mondo.

La glaĉero Perito Moreno estis nomita honore Francisco Moreno, kiu studis la regionon en la 19-a jarcento kaj kiu gravis en defendo de la argentinaj teritorioj kontraŭ Ĉilio.

La glaĉero larĝas 5 km ĉe la fino kaj altas 60 m super la akvospegulo, ĝia tuta alto estas 170. Ĝi tage antaŭeniras 2 m (ĉ. 700 m/jaro). La glaĉero profundas pleje 700 m.

La glaĉero Perito Moreno estas unu el la tri glaĉeroj de Patagonio, kiuj ne malgrandiĝas. Foj-foje ĝi dividas la Argentino-lagon kaj formas naturan barilon. Pro elflua ebleco, duono de la lagonivelo altiĝas eĉ 30 m kaj la akvopremo trarompas la glacian barilon. Tiu mirakla natura procezo okazas neregule, post inter unu kaj dek jaroj.

La lasta trarompo okazis en marto de 2012.