Perlinsuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perlinsuloj
San Miguel sur la Isla del Rey
San Miguel sur la Isla del Rey
insularo
Akvejo Golfo de Panamo
Geografia situo 8° 25′ N, 79° 0′ U (mapo)8.4166666666667-79Koordinatoj: 8° 25′ N, 79° 0′ U (mapo) f1
Perlinsuloj (Panama)
Perlinsuloj (Panama)
DEC
Perlinsuloj
Perlinsuloj

Map

Nombro de insuloj 227
Ĉefa insulo Isla del Rey
Tuta areo 1 165 km²f1
vdr
Loko de Perlinsuloj (Archipiélago de las Perlas) en la Golfo de Panamo

La Perlinsuloj (en hispana: Archipiélago de las PerlasIslas de las Perlas) estas grupo de 100 aŭ pliaj insuloj (multaj malgrandaj kaj neloĝataj) je ĉirkaŭ 48 km ĉe la marbordo al Pacifiko de Panamo en la Golfo de Panamo.

Insuloj

Plej elstara insulo estas Contadora, konata pro siaj turismejoj, ŝajne iam uzita de hispanaj konkistadoroj kiel haltejo por kalkuli ŝiparon (aŭ havaĵojn aŭ perlojn) antaŭ ties resendo al Hispanio, kaj de tie la nomo (contador signifas "kalkulisto" en hispana). Contadora estas turismeja insulo, kie posedas multajn domojn riĉaj panamanoj. Estas ankaŭ granda hotelo kaj aliaj disponeblaj gastejoj. Plej el ties laboristoj loĝas en apuda Insulo Saboga. En 1979, la jam eksa Ŝaho de Irano dum mallonge ekziliĝis en Insulo Contadora. Enlandaj flugentreprenoj Air Panama kaj Aero Perlas realigas oftajn flugojn inter Panamurbo kaj Contadora, Insulo San Jose kaj Isla del Rey.

La plej granda estas Isla del Rey kaj aliaj estas Bolano, Buena Vista, Cana, Casaya, Chapera, Chitre, Cocos, Espiritu Santo, Galera, Gallo, Gilbraleon, Lampon, Marin, Mina, Mogo Mogo aŭ Pajaro, Pacheca, Pachequilla, Pedro Gonzalez, Puerco, San José, Señora, Vivenda, Vivienda kaj Viveros.