Permjo
| Tiu ĉi artikolo traktas la rusian urbon Permjo (Пермь). Pri la terhistoria epoko Permio vidu apartan artikolon. |
| Permjo | |
|---|---|
| Bazaj informoj (2006) | |
| Lando: | Rusio |
| Administra subjekto: | Permja regiono |
| Geografia situo: | 58° 00' Norde 56° 19' Oriente Mapo |
| Areo: | 799,68 km² |
| Loĝantaro: | 1.010.947 (2002) |
| Loĝdenso: | 1.264 loĝantoj je km² |
| Alteco: | 171 m super marnivelo |
| Horzono: | GMT+5h (+1h de aprilo ĝis oktobro) |
| Kodo de OKATO: | 57401 |
| Poŝtkodo: | 614-XXX |
| Telefona kodo: | 342 |
| Retpaĝaro: | www.gorodperm.ru |
| Politiko | |
| Urbestro | Igor Nikolajeviĉ Ŝubin |
Permjo (ruse Пермь; aliaj eblaj esperantigoj: Perm, Permj) estas rusia urbo en meza Uralo situanta ĉe la rivero Kama; ĉefurbo de Permja regiono.
Enhavo |
Historio [redakti]
Unu el la plej antikva loĝlokoj sur la loko de moderna Permjo estis la vilaĝo Jagoŝiĥa aŭ Brjuĥanovo ĉe la rivero Jagoŝiĥa (Jegoŝiĥa (rivero)). Ĝi estis unue menciita en la censa libro de vojevodo Prokopij Jelizarov en la jaro 1647. Laŭ censo de jaro 1687 en Jagoŝiĥa estis sep domoj kaj "28 personoj maskla, precipe de familioj Brjuĥanov, Verĥolancev kaj Fedotov".
En 1723 tie estis fondita Jagoŝiĥa kuprofandanta uzino. Poste, en 1781, vilaĝo Jagoŝiĥa iĝis urbo Permjo. En Permjo troviĝis la Ĉefadministrado de uralaj uzinoj. Komence de la 19-a jarcento Permjo fariĝis ĉefa riverhaveno.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
Komuniko [redakti]
La interurba telefona kodo estas 342, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2006).
Ekonomio [redakti]
Ekonomio de la urbo bazitas sur grandindustrio, brulindustrio kaj ĥemiindustrio. Uzinoj de Permjo produktadas aviadan teĥnikon, raketan kaj kosman teĥnikon. Arbreciklada industrio estas ankaŭ disvolvigita.
En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.
Esperanto movado en Permjo [redakti]
Nun (12.2010) en Perm mankas oficiala esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. Tamen dum multaj jaroj en la urbo ekzistis Perma Esperanto-klubo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Ĉefurbo: Permjo
Aleksandrovsk | Berezniki | Ĉajkovskij | Ĉerdinj | Ĉermoz | Ĉernuŝka | Ĉusovoj | Dobrjanka | Gornozavodsk | Gremjaĉinsk | Gubaĥa | Kizel | Krasnokamsk | Krasnoviŝersk | Kudimkar Kungur | Lisva | Nitva | Oĉjor | Oĥansk | Osa | Solikamsk Usolje | Vereŝĉagino