Perovo (distrikto de Moskvo)
Perovo (ruse Перово) estas distrikto en la Orienta administra arondismento de Moskvo, Rusio.
Perovo estas nomita je nomo de la urbo Perovo (en Moskva provinco), kiu en 1960 fariĝis parto de Moskvo. La nuna Perovo estas nur parto de la estinta urbo.
La distrikto okupas 973 hektarojn kaj estas unu el la plej larĝaj en Moskvo.
Perovo enhavas multajn ordinarajn 5-, 9- kaj 12-etaĝajn domojn kiuj estis konstruitaj dum 1960-aj jaroj, sed restis ankaŭ kelkaj pli malnovaj konstruaĵoj.
Statistiko
Areo: 973 hektaroj.
Loĝantaro:
2002 | 2010 [1] |
---|---|
134.7 mil | 136621 |
Historio de Perovo
Perovo estas elemento de Moskvo ekde 1960.
Fizika geografio kaj naturo
Reliefo
Perovo, same kiel la tuta Moskva Oriento kaj Orienta Apudmoskvo, situas sur Meŝĉora malaltebenaĵo. Tial reliefo de la distrikto ne enhavas altajn lokojn.
Klimato
Klimato de Perovo preskaŭ similas tutmoskvan.
Akvujoj
Riveroj kaj riveretoj:
- Niŝĉenka (Grajvoronka): preskaŭ tuta estis forigita subteren; fluas apud la uzino "Kompressor", iomete videblas de fervojoj; verŝajne, en Perovo komenciĝas ĝia eta enfluanto rivereto Perovskij [2];
- Ĉuriliĥa (aŭ Goledjanka)[3]: verŝajne, komenciĝas en Perovo, sed aperas surtere nur en Kuzminki kaj ĉirkaŭaĵoj.
Lagetoj:
- Kupavjenskij (en la parko "Perovskij" apud la kinejo "Vladivostok") kaj unu sennoma lageto proksime;
- Vladimirskij (apud la metrostacio "Ŝosse Entuziastov").
Flaŭro kaj bestaro
En la distrikto estas kreskaĵaro kaj bestaro sama kiel en la tuta Moskvo. Tamen estas kelkaj kreskaĵoj [4] nuntempe ekzistantaj nur en Perovo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
En Perovo troviĝas malgranda parko "Perovskij" kun multaj arboj (kverkoj, aceroj, kaŝtanarboj ktp.) kaj floroj. En najbaraj distriktoj situas kelkaj arbaroj (Izmajlovo, Kuskovo).
Ekologia situacio
Malgraŭ la Orienta arondismento estas riĉa je kreskaĵaro, ekologie Perovo estas unu el malbonŝancaj distriktoj de Moskvo [5]. Niŝĉenka, la loka eta rivero, eltas la plej malpurigita rivero de Moskvo [6].
Arkitekturaj vidindaĵoj
La plej elstara konstruaĵo estas kristana preĝejo sur Lazo strato (de 17-18-aj jarcentoj). Ĝi situas en historia centro de Perovo apud la parko "Perovskij" kaj ĉe la loko de estinta Perova bieno. Apude situas kinejo "Vladivostok" (aperis en jaro 1967).
En Perovo kelkaj plej oldaj domoj ekzistantaj ekde fino de 1940-aj jaroj troviĝas laŭ Ŝosseo Entuziastov.
Apud Zeljonij avenuo ĝis nun restis kelkaj interesaj domoj konstruitaj de militkaptitoj el Germanio dum la Dua mondmilito.
Transporto
Perovo enhavas multajn stratojn kaj avenuojn, el kiuj plej grava estas Ŝoseo Entuziastov.
Metroo
La distrikton traigas Kalininskaja linio de Moskva metroo. En Perovo ekzistas stacioj "Ŝoseo Entuziastov" kaj "Perovo".
Surtera transporto
En Perovo estas vojdirektoj de aŭtobusoj (13), trolebusoj (4), tramoj (5), marŝrutkoj. Ĉi tie ankaŭ kruciĝas kelkaj gravegaj moskvaj fervojoj: de Kazanskij stacidomo direkte al Rjazan kaj Kazan (en Perovo situas stacio "Perovo"), de Kurskij stacidomo direkte al Vladimir kaj Niĵnij Novgorod, kaj cirkla moskva fervojo (ne funkcias por pasaĝeroj).
Perovo en beletro
- Sergej Lukjanenko, "Nokta patrolo" [7] (ruse "Ночной дозор")
- Sergej Kuznecov, "Marmora paradizo" (ruse "Мраморный рай")
- Pri la urbo Perovo kaj la antaŭa tempo: Dmitrij Kedrin, versaĵo "Al Perovo venis apudmoskva aŭtuno..." (ruse "В Перово пришла подмосковная осень...", 1936)
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Rezultoj de tutrusia popolnombrado (2010) ruse
- ↑ Perovskij rivereto ruse
- ↑ Paĝaro dediĉita al Goledjanka ruse
- ↑ El la Ruĝa Listo de Moskvo ruse
- ↑ Ekologia mapo de malpurigo de Moskvo ruse
- ↑ Niŝenka estas la plej malpura rivero de Moskvo ruse
- ↑ Eldono de "Nokta patrolo" en Esperanto (eldonejo "Impeto") esperante