Perperikon
La antikva traka urbo Perperikon situas en la orienta Rodopo, 15 km nordoriente de nuntempa urbo Kardĵali, (Bulgario) je 470 m alta roka monteto. La vilaĝo Gorna Krepost („Supra kastelo“) situas ĉe piedo de la monteto. Perperikon estas la plej granda megalita ruinaĵo en la Balkano.
Oni trovis en la proksimo ruinojn de antikva kristana templo el la 3-a-4-a jarcento.
Post konstruo de aŭtovojo ĝis la piedo de la monteto, la elfosita urbo iĝis populara turisma vidindaĵo.
Gallery
-
The tombs of the rulers.
-
Other ancient buildings in Perperikon.