Perpetua kaj Feliĉita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Perpetua kaj Feliĉita (Latine: Perpetua & Felicitas) estas du martirinoj, kiuj pro sia fido mortis la 7-an de marto 203 en Kartago.

la martira morto de Perpetua kaj Feliĉita[redakti | redakti fonton]

Vibia Perpetua estis juna virino de nobela familio. Ŝia patro estis pagano, sed la patrino kaj du fratoj konvertiĝis al kristanismo. Perpetua mem kaj alia frato estis kateĥumenoj, t.e. ili estis prepariĝantaj por esti baptitaj. Perpetua estis nuptita kun viro el bona familio, kaj ilia infano estis ankoraŭ suĉinfano, kiam Perpetua je 22-jaraĝo fariĝis viktimo de l' persekutado de imperiestro Septimio Severo kontraŭ la kristanoj.

Kune kun ŝi estis arestitaj kvar aliaj personoj: ŝia sklavino Feliĉita, kiu estis fine de sia gravedeco, alia sklavo nomata Revokato kaj du liberaj viroj, Saturnino kaj Sekundulo. Ilia amiko kaj instruisto Saturo libervole aldoniĝis al ĉi grupeto.

Postrestas al ni priskribo de Perpetua pri la periodo en la prizono: kiel la patro klopodas por konvinki ŝin nei sian fidon por tiel liberiĝi; sed la estontaj martiroj ne lasas sin forlogi - ili eĉ konvertas gardiston al ilia religio. En kaptiteco Feliĉita naskas sian filinon, kiun adoptas alia kristanino el Kartago. Feliĉita estis ege timinta, ke la naskiĝo okazos tro malfrue por povi samtempe trapasi la martiriĝon (gravedulinon oni ne rajtis mortigi antaŭ ol naskiĝos la - ja senkulpa - infano.). En sia "taglibro" Perpetua ankaŭ rakontas pri kvar vizioj, kiujn ŝi ricevis dum sia kaptiteco, kaj unu vizion de Saturo. Tio estas inter la plej fruaj tekstoj de kristanaj vizioj, ĝenro kiu pli famiĝas dum Mezepoko.

La 7an de marto oni enigis la martirojn en la arenon, kie ili devis batali por sia vivo kontraŭ sovaĝaj bestoj: la viroj kontraŭ apro, urso kaj leopardo, la virinoj kontraŭ sovaĝa bovino. Sed la bestoj ne sukcesas mortigi ilin. Fine oni senkapigas ilin per glavo.

Ili estis entombigitaj en Kartago, kaj samloke pli poste oni konstruis bazilikon memore je Perpetua kaj Feliĉita.

La Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis al ni la "Passio sanctarum Perpetuae et Felicitatis" (Esperanto-traduko aperis ĉe VoKo). Longan tempon oni supozis, ke verkis ĝin Tertuliano, sed intertempe fakuloj atingis la konvinkon, ke temas pri aŭtentaj tekstoj de Perpetua mem kune kun kelkaj klarigaj aldonaĵoj de anonima aŭtoro. Estas sufiĉe malofta afero, ke virino tiutempe mem verkis; tio faras ĉi martirakton des pli speciala. Estas unu el la plej fruaj kristanaj tekstoj verkita de virino.

La romkatolika eklezio festas ilian tagon je la 7a de marto.