Perpinjano
| Perpignan | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Perpignan (ĉefurbo) | ||
| Kantono | Ĉefurbo de 9 kantonoj | ||
| Urbestro | S-o Jean-Paul Alduy (UMP) 2008-2014 |
||
| Interkomunumreto | Communauté d'agglomération Perpignan Méditerranée
215 550 loĝantoj (2006) |
||
| Poŝtkodo | 66000 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 66136 | ||
| Retpaĝaro | Oficiala retejo katalune france | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 117500 (2006) | ||
| Loĝdenso | 1 715 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 42′ N, 2° 54′ O42.6977777777782.8947222222222Koordinatoj: 42° 42′ N, 2° 54′ O | ||
| Alto | 30 m (de 8 al 95 m) |
||
| Areo | 68.07 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Perpinjano (france: Perpignan, katalune: Perpinyà) estas urbo en la sudo de Francio, proksima de la landlimo de Hispanio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Pyrénées Orientales (aŭ Nord-Katalunio) kaj de la regiono Rusiljono.
Perpinjano ĉefe estas konata pro ĝia tipe Kataluna etoso. Perpinjano estas origine, de la mezepoko, Kataluna urbo kaj ĝi situas je la franca parto de tiu ĉi historia areo. En 2008 oni ĝin nomis oficiale la Ĉefurbo de la Kataluna Kulturo. Perpinjano troviĝas je proksimume 15 km de la Mediteraneo kaj kaj je proksimume 60 km de la Pireneoj. Apud la urbo troviĝas la por katalunoj sankta monto Pic du Canigou. La klimato en Perpinjano estas suna. Ĝi nombras pli ol 300 "sunotagoj" jare kaj apartenas al la plej varmaj urboj de Francio.
Perpinjano havas internacian flughavenonkaj estas la fina punkto de la rapidtrajno TGV. Oni konstruas momente (junio 2011) rapidtrajnon inter Perpinjano kaj Barcelono. En la urbo loĝas proksimume 116.700 homoj (2004). En la aglomeraĵo loĝas entute pli ol 300.000 homoj kaj tiu ĉi nombro plu-kreskas. Lz universitato de Perpinjano nomiĝas Université de Perpignan Via Domitia (UPVD). La nomo Via Domitia referencas al la unua Romia ŝoseo kiun oni konstruis en Galicio.