Persa belskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La persa belskribo (aŭ kaligrafio) estas la tradicio de arabskriba belskribo, kia ĝin interpretis artistoj de irano kaj najbaraj landoj.

Persa stilo[redakti | redakti fonton]

Ekzemple de vortoj "persa belskribo" en la persa belskribo.

post aliaj sistemoj, la araba skribo estis uzata en persio ekde la 7a jarcento. persaj artistoj kontribuis al la fruaj stiloj de tiu skribo: kufa, triona kaj aliaj. en la 14a jarcento mir abdola sintezis la rektajn formojn de la nasĥa stilo kun la kurbaj formoj de la divana stilo. li tiel iniciatis nacian stilon, kiun oni ordinare nomas persa stilo (perse kaj faklingve nastaliĥ).

ĉi tiu stilo sin distingas per elegantaj, ovoformaj kurboj, kaj ioma klino al malantaŭo (tio estas, en almaldekstra skribo, klino al la dekstra flanko). ĝi estas konata en ĉiuj arabskribaj landoj, sed aparte flegata en irano kaj najbaraj landoj, kaj ankaŭ estis en turkio antaŭ la ŝanĝo al latinida skribo.

Flua persa stilo[redakti | redakti fonton]

la flua persa stilo estas malformala, rapidigita formo de la persa stilo (perse ŝekasteh tio estas (regul)rompa). ĝi estiĝis en la 17a jarcento. en ĝi la kurboj malfermiĝas, kaj la literformoj kunfluas. ĝi estas malfacile legebla.

Enpaĝigoj, ĝenroj, ecoj[redakti | redakti fonton]

persaj belskribistoj volonte metas la liniojn oblikve sur la paĝo, aŭ eĉ iom impertinente skribas renverse, turnante la folion. popularas nigra etudo, ekzerco en kiu oni nigrigas la paĝon, skribante senorde en ĉiuj direktoj, eventuale en diversaj grandoj.

aliflanke persa arto tre atentas etajn detalojn. ĉiuj literoj ricevas precizajn grandojn laŭ mezurpunktoj, kaj interadaptiĝas per apenaŭ videblaj modifoj. la plej prestiĝa kaligrafia ĝenro, laŭnome ĉalipo, konsistas el kvar duonversoj oblikve skribataj laŭ tre strikta enpaĝiga ŝablono.

la persa librarto volonte kunmetis kaligrafion kaj miniaturon, du grafikajn artojn de precizo kaj eleganto en malgranda formato.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo) Terminaro de persa kaj araba belskribo

(eo) Esperantligva enkonduko al persa skribarto.

(en) Ḡolām-Ḥosayn Yūsofī, Calligraphy, Encyclopaedia Iranica

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.