Persa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Persa lingvo
فارسیFarsi
Mapo
natura lingvomoderna lingvomakrolingvo • fako • studfako • dialekta kontinuaĵo • lingvo • lingva familio • dialektogrupo
moderna persa lingvo
Parolata en Irano, Afganistano, Taĝikistano, Uzbekistano, Turkmenistano, ...
Parolantoj 45 000 000
Denaskaj parolantoj Taksitaj 70 milionoj
Skribo araba-persa alfabeto, araba skribo
Lingvistika klasifiko
Hindo-Eŭropa
Hindoiranaj lingvoj
Iranaj lingvoj
Persa lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Irano (kiel Farsi)
 Afganio (kiel Dari)
 Taĝikio (kiel Tajik)
Reguligita de Akademio de Lingvo kaj Literaturo Persaj, Akademio de Sciencoj de Afganio, Rudaki Institute of Language and Literature
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fa
  ISO 639-2
    Bibliografia per
    Terminologia fas
  ISO 639-3 fas
  Glottolog fars1254
Angla nomo Persian
Franca nomo persan
Vikipedio
vdr

La persa lingvo (perse: فارسیFarsi, taĝike: Форсӣ (Тоҷикӣ)) estas hindeŭropa lingvo, parolata kiel oficiala lingvo en Irano kaj Afganio (je la nomo daria).

Historio

5000 jaroj antaŭ Kristo en regiono inter sud-Rusio kaj oriento de rivero Dnepro, norde de Kaŭkazio kaj okcidente de Ural-montaro vivis etno, kiun la germano Franz Bopp (1791 - 1867) nomis “Hindo-Eŭropa”. Meze de la 2-a jarmilo a.K, grupo de tiu etno – kiuj nomis sin la Arjoj – okupis regionon, kiu nomiĝis Irano. Ĉirkaŭ komence de la unua jarmilo a.K, la irananoj fondis ŝtaton oriente de la nuna Irano,en la regionoj de Herato kaj Marv. Informoj pri tio videblas – miksite kun mitoj – en la granda epopea libro de irananoj ; Ŝahnameo verkite de Ferdoŭsi. Je la finaj jaroj de la 8a jarcento a.K, DiakoDiaoko - (Deioces) fondis la Med-registaron en Hamadan (antikvforme Hegmatane). Lia ŝtato estis subo de la pli forta imperio Asirio (Aŝur). Komence de la 7-a jarcento a.K Kserkso la 1-a (nunperse Hahhamanesh) en la regiono Parsumaŝ proksime de la urbo Suzo fondis la persan ŝtaton Aĥemenidojn. Tiu ĉi ŝtato subis la Medan ŝtaton. Je 612 a.K, Huvahhŝtra la medo, uzurpinte Nejnava- la ĉefurbo de Aŝuro fondis la memstaran medan (medojn en la nuna persa lingvo oni nomas Mad-oj) dinastion. Ciro (nunperse Kurosh), la persa, –el nepoj de Aĥaŝveroŝo (Hahhamanesh), je la jaro 550 a.K. venkinte Astiages-on (la plej lasta reĝo de la medoj) disfaligis la medan dinastion kaj fondis la memstaran Aĥemenidan dinastion. La Aĥemenidojn venkis Aleksandro la Granda je 331 a.K. Ekde la enmigrado de la arjoj en tiun ĉi landon ĝis la jaro 331 a.K, en la irana historio nomiĝas antikva erao.

La lingvo en kiu la irananoj parolis en la tempo de okupo de Irano nomiĝas Antikva Irana lingvo. Ne restis memoraĵo de la antikva irana lingvo. La antikva irana lingvo devenas de la lingvogrupo Hindeŭropa (Indoeŭropa). Ĝis la jaro 1786, neniu sciis ke la persa lingvo –kiu estas unu el la restintaj lingvoj de la antikva irana lingvo— estas samdevena kun la lingvoj Latina , Helena , antikva hindaangla. Je tiu jaro, Sir William Jones, angla juĝisto, dum prelego ĉe la Azia Asocio de Kalkato pridiris ke tiuj lingvoj havas la saman devenon…

Je la unuaj jaroj de la unua jarmilo a.K la antikva irana lingvo en la diversaj partoj de Irano transformiĝis je diversaj formoj el kiuj iuj fariĝis memstaraj lingvoj. El la lingvoj deveninte de la antikva irana lingvo, nur el la sube menciataj lingvoj restis memoraĵoj:

La Sekaa Lingvo

La Sekaoj estis irana etno kiuj loĝis en vasta regiono ekde Nigra-Mar-bordoj ĝis la landlimoj de Ĉinio de la unua jarmilo a.K ĝis la unua jarmilo p.K. El tiu lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj – ofte propraj nomoj- en la skribaĵoj Helena , Latina kaj Hinda.

La Meda Lingvo

Ankaŭ el tiu ĉi lingvo restis neniu skribaĵo, nur kelkaj vortoj en la lingvoj antikva persa kaj Helena .

La Antikva Persa

La plej grava restaĵo de la antikva persa lingvo estas ŝtonskribaĵo de Dario la 1-a (reĝis 521 - 486 a.K), kiu estas gravurita sur la monto Bistun en tri lingvoj: Antikv-Perse , Elame , Akade. La alfabeto de la antikva persa lingvo pro sia simileco al la najloj aŭ kojnoj nomiĝas Najlalfabetokojnoforma alfabeto. Tiu alfabeto havis 36 literojn , 2 vortdisigilojn kaj 8 ideogramojn. Ĝi estis skribite de maldekstre al dekstre. Pliaj informoj pri tiu lingvo kaj alfabeto estas trovebla en la libro: Kent , R.G Old Persian ,…, New Haven , Connecticut 1953 p. 9 Seq .

La Avesta Lingvo

Tiu lingvo estis lingvo de orienta parto de Irano, sed ĝuste ni ne scias kiu parto?! La sola restintaĵo el tiu lingvo estas La Avesto, la sankta libro de la zoroastranoj. La avesta lingvo estas skribite je alfabeto kies nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por po ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre. …

La Meza Erao

Je la jaro 331 a.K Dario la III-a (aĥemenida) estis mortigita. Kun lia morto komenciĝas nova erao por la persa lingvo. Tiu ĉi erao estas la meza erao kiu daŭras ĝis la jaro 867 p.K (= 254 post Heĝiro) kiam Jaqub Lejs Saffar fariĝis reĝo kaj la persan lingvon li oficialigis… (ĝis tiam pro venko de arabaj islamanoj la araba lingvo estis la oficiala lingvo de Irano). Dum la meza erao, la avesta lingvo, kiu jam estis mortinta lingvo, nur estis uzata inter la zoroastranaj religiaj medioj. La meza persa lingvo estas postsekvo de la antikva persa. Alia nomo de la meza persa lingvo estas "Sasanida Pahlavi". Kvar tipoj da skribaĵoj restis de tiu ĉi lingvo. Ili estas en kvar diversaj alfabetoj:

Epigrafoj de sasanidaj reĝoj kaj granduloj

Tiuj epigrafoj estas skribitaj en alfabeto kies nomo estas “epigrafa alfabeto”. Epigrafoj skribitaj komence de la sasanida erao ofte estas kunigitaj kun ties Helena kaj Aŝkanid-Pahlavia tradukoj.

Pahlavia Psalmaro

Iranaj kristanoj dum la sasanida erao verkis librojn en la meza persa aŭ tradukis en tiun lingvon siajn religiajn librojn. Nur restis parto de tiu psalmaro kiu troviĝis inter la maniĥeaj skribaĵoj de ĉina Turfan. La origino rilatas al la 6-a jarcento kaj la manuskripto al la 8-a p.K. La alfabeto de la psalmoj nomiĝas Psalma Alfabeto kaj la lingvo ; La Kristana Mez-Persa.

Zaratuŝtraj Verkaĵoj

La verkaĵoj kaj skribaĵoj de la zaratuŝtranoj dividiĝas je jenaj:

  • Tradukoj kaj komentoj de Avesto en la Mez-Persan , kiun en la nunpersa lingvo oni nomas Zand.
  • Religiaj tekstoj
  • Pahlaviaj Konsillibroj
  • Ne-religiaj tekstoj

La lingvo uzita por verki la zoroastranajn tekstojn havas la nomon Zaratuŝtra Mez-Persa Lingvo kaj ties alfabeto : Libra Alfabeto.

Alfabetoj de la mezeraa persa

La tutaj alfabetoj uzitaj por skribi la meziranajn (okcidentajn) lingvojn estis prunteprenitaj de la Aramea alfabeto, rekte aŭ malrekte. La Aramea gento, el semida gentaro, fondis la ŝtaton Kaldeon en Babilonio. Tiun ŝtaton malfondis Ciro la Granda (nacilingve Kuroŝ) je la jaro 529 a.K kaj Babelon li igis gubernio (satrapio) de Aĥemenida imperio. La aĥemenida ŝtato oficialigis la aramean lingvon en la tutaj landoj de la imperio, dum sia tuta erao. Post la disfalo de la aĥemenidoj ,la aramea lingvo daŭris sian vivon inter la irananoj. Je la unuaj jardekoj de la 3-a jarcento a.K. malmultiĝis tiuj kiuj sciis la aramean lingvon. Tial kiam skribisto ne sciis vorton eĉ frazon en la aramea lingvo, uzis ĝian sinonimon de sia propra lingvo. Pli poste la uzado de la aramea lingvo tute malaperis kaj anstataŭiĝis la lingvoj aŝkanida pahlavio kaj mezpersa, sed la skribistoj uzis vortojn arameajn en siaj skribaĵoj. Tiuj vortoj estis elparolitaj en la aŝkanida pahlavia lingvo aŭ la mezpersa lingvo. Tiaj vortoj nomiĝas Hozvaresh. La alfabeto uzita por aŝkanida pahlavio iom post iom diferenciĝis kun tiu de la mezpersa. La alfabeto de la mezpersa lingvo ŝanĝiĝis en la kristan mezpersan alfabeton kaj zoroastran mezpersan alfabeton. El tiuj ĉi du alfabetoj je la 6-a jarcento p.K naskiĝis la avesta alfabeto. Maniĥeo (nacilingve: Mani) irana profeto, uzis alian alfabeton por siaj verkoj ; la Tadmora (palmira). Ĉiuj tiuj alfabetoj estas skribitaj dekstre maldekstren. Ĉiuj literoj de tiuj alfabetoj (escepte de zaratuŝtra mezpersa) estis aparte skribataj unu de alia. Por pliaj informoj vidu jenajn librojn:

  1. - Nyberg , H. S. , Manual Of Pahlavi , I , Wiesbaden 1964
  2. - Mitteliranische Manichaica aus Chinesisch – Turkestan , Von F . C . Andreas und W.B.Henning, Berlin 1934

La persa lingvo en la nova erao

Je la jaro 31 p.H (post Heĝira) Jazdgerd la tria sasanida reĝo estis mortigita. Lia morto kaŭzis disfalon de la irana sasanida dinastio kaj Irano fariĝis parto de la islama imperio.

Je la 254 p.H.L Jaqub Lejs Saffar fondis iranan memstaran ŝtaton en la urbo Zarangh de la gubernio Sistan. Li oficialigis la novan persan lingvon (nacilingve : Farsi Dari). Tiu oficialigo daŭras ĝis nun. Je la epoko inter la disfalo de la sasanidoj ĝis la fondiĝo de la Saffara ŝtato, la klera lingvo de la zaratuŝtranoj estis la zaratuŝtra mezpersa kaj tiu de la maniĥeanoj : Maniĥea mezpersa, kaj tiu de la iranaj musulmanoj : la araba. Uzado de la araba lingvo en Irano kaŭzis eniĝon de multaj arabaj vortoj en la persan.

Je la jaro 261 p.H.L Nasr filo de Ahmad el la samanida familio fondis la samanidan ŝtaton. En la samanida dinastio kies ĉefurbo estis Bukaro la oficiala lingvo estis la daria persa lingvo. La samanidaj reĝoj emis disvastigi la persan lingvon. Je 351 fondiĝis la gaznavida dinastio. Mahmud la gaznavida aldonis parton de Hindio al sia imperio kaj la persa lingvo eniĝis Hindion.

Je 932, Baber, kies praularo post kvin generacioj rilatas al Timur, (perslingve: Tejmur lang) fondis la Mongol-Hindan imperion. Ties reĝado daŭris ĝis 1275 p.H.L kiam la brita imperio venkis ilin. La oficiala lingvo de la mongola hinda ŝtato estis la persa. La efiko de la persa al la hinda kaŭzis la naskiĝon de la Urdua lingvo nun uzata en Pakistano.

Je 699 p.H.L Otomano fondis la otomanan imperion en la malgranda Azio. La otomanidoj dum postaj jaroj regis konsiderindajn partojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. En la otomana ŝtato – kiu daŭris ĝis 1342 p.H.L (1923 p.K)- la persa lingvo estis uzata. Kelkaj el la otomanaj sultanoj -kiel Sultan Mohammad la Venkinto kaj Sultan Salim la 1-a- mem verkis poemojn en la persa lingvo. Dum la gaznavida kaj salĝugida dinastioj eniĝis la persan lingvon multaj turkaj vortoj.

Dum la rego de Ĝingis-Ĥano kaj liaj posteuloj, ankaŭ Timur Lenk, eniĝis multaj mongolaj vortoj en la persan. Dum la Safavida dinastio (907-1148 p.H.L) oni ne tiom konsideris la persan lingvon. Dum la rego de la dinastioj Safavida, Afŝarida kaj gaĝarida disvastiĝis la turka lingvo en Irano. Dum la gaĝarida dinastio (1193-1344 p.H.L), la irananoj ekspertis la kulturajn interrilatojn kun la francoj kaj aliaj eŭropaj popoloj. Tial multaj eŭropaj vortoj eniĝis en la persan el la eŭropaj lingvoj (ĉefe la franca). Ahmad Ŝah Dorrani, generalo de irana Nader Ŝah Afŝar, fondis Afganion je 1160 p.H (= 1747 p.K). Afganio ĝis 1919 p.K ne fariĝis memstara ŝtato pro intervenoj de Britio kaj Rusio. Unu el la du oficialaj lingvoj de Afganio estas la persa. La oficiala lingvo de Taĝikistano estas la taĝika, sed laŭ multaj lingvistoj tio vere estas dialekto de la persa, ĉar la du estas interkompreneblaj.

La strukturo de la persa lingvo

La nuna persa lingvo – kiun la nunaj angleparolantoj, kiel la irananoj mem, nomas farsi – estas la oficiala lingvo de Irano.

Sonsistemo

Vokaloj

perse en ifa transskribe elparole
آ /ɒ:/ â kiel a en la angla vorto father
أ /æ/ a kiel a en la angla vorto apple
إ /e/ e kiel e en la esperanta vorto veni
وا /u/ u kiel u en la esperanta vorto kune
و /o/ o kiel o en la esperanta vorto oni
يا /i/ i kiel i en la esperanta vorto fino

Klasike â u i estas rigardataj longaj vokaloj, a o e mallongaj vokaloj. Tiel ili funkcias en prozodio, kaj tiel ili sonas en eldiro de poeziaĵoj. En ordinara parolo la distingo inter la diversaj vokaloj estas precipe aŭ nure sonora.

Per la duonvokalo ي j oni faras aj, aj, ej, uj, oj; per la duonvokalo ŭ oni faras la diftongon وا .

Konsonantoj

  lipaj gingivaj post-gingivaj velaj glotaj
senvoĉaj eksplodaj p t   k ʔ
voĉaj eksplodaj b d   g  
senvoĉaj frotaj f s ʃ x h
voĉaj frotaj v z ʒ ɣ  
senvoĉaj ekfrotaj     t͡ʃ    
voĉaj ekfrotaj     d͡ʒ    
nazaj m n      
duonbaraj   l, r      
alproksimaj     j    

Akcento

La vortakcento mildas. Ĝi ordinare trafas la lastan silabon. Kelkaj verbaj prefiksoj مي mi-, ن na/ne-, ب be- logas la akcenton al la unua silabo. Kelkaj gramatikiloj ĉiam ricevas akcenton en la unua silabo, kiel ekzemple بله bale (jes).

Skribo

Signaro

La alfabeto estas pli malpli la sama araba alfabeto, kiun nuntempe la araboj uzas, kun kelkaj adaptoj, kiuj estigas la araban-persan alfabeton.

Literumo

Kiel ordinare en la araba skribsistemo, precipe konsonantoj estas notataj. Longajn vokalojn oni notas tiele:

  • â per ا kaj per آ vortkomence
  • i kaj ej per ی kiu notas ankaŭ j
  • u kaj per و kiu notas ankaŭ v.

Mallongajn vokalojn oni notas nur parte, precipe komence kaj fine de vortoj. Ene de vortoj povas ilin marki kromsignoj, kiuj tamen estas uzataj nur en iuj vortaroj aŭ en koranaj eldonoj, ne en ordinara skribo.

Ekzemple

  • نور literumiĝas kiel n-u-r kaj legiĝas kiel nur (lumo)
  • ني literumiĝas kiel n-i kaj legiĝas kiel nej (kano, fluto)
  • آتش literumiĝas kiel â-t-ŝ kaj legiĝas kiel âteŝ (fajro).

Enpreno de arabaj vortoj kaŭzas, ke pluraj literoj notas la saman sonon en persa elparolo:

  • te kaj ﻁ egale valoras kiel /t/
  • sinse kaj ﺺ sâd egale valoras kiel /s/
  • zezâlzâd kaj ﻅ egale valoras kiel /z/
  • he (duokula)he (de ĝo) egale valoras kiel /h/
  • ghejn kaj ﻕ qâf egale valoras kiel /q/.

La unuaj estas la ordinaraj literoj. Enesto de tâ, se, sâd, zâl, zâd, zâ, aŭ he (de ĝo) en vorto signas, ke ĝi devenas de la araba lingvo, iom simile kiel ph, th... anstataŭ f, t... en anglaj vortoj signas grekdevenajn radikojn.

Kelkaj nekonsekvencaĵoj havas diversajn kaŭzojn:

  • historia evoluo interalie en la silabo /xwa:/ evoluinta al /xa:/ sed skribe konservanta la literon و vâv: خواب ĥ(ŭ)âb (dormo).
  • hezitoj pri literumo de sonsinsekvoj, kiuj eventuale postulas plurajn ی je aŭ plurajn و vâv: طاووس tâvus (pavo) kun du vavoj, sed داود dâvud (Davido) kun unu vavo.

Vortprovizo

Devenoj

La persa lingvo pruntis pli ol 50 elcentojn de sia vortprovizo de la araba. En la ordinara vortprovizo proksimume 8000 el 20000 vortoj estas arab-devenaj. Pli moderne ĝi ankaŭ pruntis de la turka, franca, angla kaj rusa.

La hindeŭropa deveno de la lingvo restas rimarkebla en la kerna vortprovizo, ekzemple en la vortoj por nombroj aŭ por parenceco.

perse malnovgreke latine germane angle pole svede
پدر pedar patēr pater Vater father ojciec fa(de)r
مادر mâdar mētēr mater Mutter mother matka mo(de)r
برادر barādar adelphos frater Bruder brother brat bro(de)r


Ekzemplaj vortoj

  • اب âb (akvo)
  • ابی âbi (blua)
  • اپارتمان âpârtemân (apartamento)
  • است ast (estas)
  • اسیا âsiâ (Azio)
  • اتومبیل، ماشین otomobil, mâŝin (aŭtomobilo, aŭto)
  • ارتش ârteŝ (armeo)
  • استخوان ostoĥân (osto)
  • آندرون ândarun (internaĵo)
  • باد bâd (vento)
  • بد bad (malbona)
  • بازار bâzâr (bazaro)
  • بزرگ bozorg (granda)
  • بیم bim (timo)
  • پا (piedo, gambo)
  • پاک pâk (pura)
  • پارسا pârsâ (pia)
  • تو to (vi, ci)
  • تندر tondar (tondro)
  • جان ĝân (animo)
  • جشن ĝaŝn (festo)
  • جنگل ĝangal (arbaro, (ĝangalo))
  • گیتی giti (mondo)
  • دریا darjâ (maro)
  • زیست zist (ekzisto)
  • ستاره setâre (stelo)
  • سر sar (sur)
  • سینه sine (sino)
  • کرم kerm (vermo)
  • کنون konun (nun)
  • گرم garm (varma)
  • نه na (ne)
  • نو noŭ (nova)

Ekzemplaj frazoj

La nuna persa vortaro estas plena de arabaj, eŭropaj kaj alilingvaj vortoj, sed ankoraŭ estas memstara kaj memstarsona lingvo. Se ĝi estus skribata per latinbaza alfabeto estus pli facile por eŭropanoj. Rigardu kelkajn frazojn kun iom laŭvorta traduko:

transskribe esperante
man nân miĥoram Mi panon manĝas
mâdar dar ĥane ast [La] patrino en [la] hejmo estas
bâzâr koĝâst? [La] bazaro kie-estas?
telefon kon tâksi bijâjad marâ be hotel bebarad Telefonvoku [al] taksio, ke ĝi venu al mi kaj al hotelo portu.
sigâr dârid? [Ĉu] cigaredon vi havas?
guŝt-e gâv miĥorid? [Ĉu] [la] viandon-de bovo vi manĝas?
na mersi man kâlbâs miĥoram Ne dankon mi kolbason manĝas.

Gramatiko

Vortkonstruo

O-vortoj kaj a-vortoj ne havas klasojn aŭ genrojn.

O-vortoj povas ricevi sufikson de plurnombro, klasike:

  • vivuloj ricevas plurnombron per ان ân (eŭfonie jângân); ekzemple اسب asb (la ĉevalo) اسبان asbân (la ĉevaloj)
  • nevivuloj ricevas plurnombron per ها ; ekzemple در dar (la pordo), درها darhâ (la pordoj)

sed pli kaj pli ĝeneraliĝas la universala uzo de en ĉiuj okazoj. Pruntoj el la araba lingvo kelkfoje konservas plian vokalŝanĝan plurnombron; ekzemple کتاب ketâb (la libro) کتب kotob aŭ کتاب‌ها ketâbhâ (la libroj).

Plurnombro ne aperas post nombro; ekzemple سه کتاب se ketâb (tri libro(j)).

Nemarkita estas la difinita o-vorto; ekzemple دختر doĥtar (la knabino). Nedifinecon markas precipe la sufikso ی i (iu), ekzemple دختری dokhtar-i ((iu) knabino).

Verbaj formoj

La formoj de verboj konstruiĝas per prefiksoj, sufiksoj kaj helpoverboj surbaze de du radikaloj.

La unuan radikalon oni regule ricevas el la infinitivo, forigante la finaĵon ن an (an); ekzemple el خوردن ĥordan (manĝi) oni ricevas خورد ĥord. Per tiu unua radikalo oni konstruas perfekton, int-participon, per plusa helpoverbo بودن budan pluskvamperfekton, per helpoverbo خواستن ĥastan (voli) os-tempon.

La duan radikalon oni ricevas per stumpigo de la verbo, pro kio la rezulta formo ne estas facile antaŭdirebla; ekzemple por ĥordan ĝi estas خور ĥor. Per tiu dua radikalo oni konstruas as-tempon, u-modon (de ordonoj kiel manĝu) kaj u-tempon (de dependaj subfrazoj, kiel mi volas, ke vi manĝu).

La persa lingvo multajn verbojn karakterize konstruas per (plejofte) o-vorto plus iu el kelkaj helpoverboj, kiel کردن kardan (fari, igi), شدن ŝodan (iĝi), بودن budan (esti)...; ekzemple per صحبت sohbat (parolo) oni faras صحبت میکردم sohbat mikardam (parolon mi-faras, mi parolas). La objekto de tiuj verbaĵoj neniam ricevas la objektan vorteton را .

Aliaj ekzemploj:

  • کمک کردن komak kardan (helpon fari, helpi)
  • گریه کردن gerje kardan (ploron fari, plori)
  • درست کردن dorost kardan (ĝusta igi, rebonigi)
  • قهوهای شدن qahve'i shodan (bruna iĝi, bruniĝi).

Vortgrupkonstruo

La persa merkas la kernon prefere ol la dependanton de grupo per la ezafe, kiu aperas kiel sufikso -e (eŭfonie -je) de o-vorto kaj dependigas egale:

  • a-vorton, ekzemple ديوار سبز divâr-e sabz (muro verda)
  • komplementan o-vorton, ekzemple پدر سارا pedar-e sârâ (la patro de Sara)
  • klarigan o-vorton, ekzemple شهر تهران ŝahr-e tehrân (la urbo Teherano).

Posedon markas

  • serio de personaj sufiksoj م -am (mia), ت -at (via) ktp., ekzemple پدر pedar (la patro), پدرم pedar-am (mia patro)
  • aŭ la dependigo per ezafo: ماشين من mâŝin-e man (la aŭto de mi).

Ĉar ĝi konsistas el mallonga vokalo, la ezafo plejofte ne estas skribata.

La persa uzas antaŭmetitajn rolvortojn: از az (el, ol), با (kun), بر bar (sur), kaj aliaj. Multajn rolmontrajn esprimojn oni konstruas el o-vorto kaj ezafeo; ekzemple per دست dast (mano) oni faras بدست bedast-e (permane de, far). Iuj priskribaj grupoj povas stari sen rolvorto: صبح sobh (mateno, t.e. matene). Ankaŭ iuj verbaj komplementoj povas ellasi la rolvorteton: به بازار رفت be bâzâr raft ((li/ŝi) iris al (la) merkato) facile staras kiel بازار رفت bâzâr raft ((li/ŝi) iris (la) merkato).

Frazkonstruo

La persa lingvo estas baze SOV-orda; ekzemple من نان ميخورم man nân mixoram (mi panon manĝas).

Pli precize asertoj ricevas la ordon: "(S) (RG) (O) V": subjekto, rolgrupoj, objekto kaj verbo. Se la objekto estas difinita ĝi antaŭas la rolgrupojn kaj ĝi finiĝas per la vorteto را : "(S) (O + râ) (RG) V".

Ĝeneralaj demandoj povas ricevi la frazkomencan vorton آیا âjâ (ĉu); ekzemple ایا مریض هستی؟ âjâ mariz hasti (ĉu vi estas malsana?). Sed ofte la demando distingiĝas sole per fraztono. Specialaj demandoj konstruiĝas per respektivaj demandiloj چه کسی ĉe kasi (kiu), چطور ĉetoŭr (kiel), ktp.

Esperantaj vortoj el persa deveno

Tra historio, pluraj persaj vortoj atingis Esperanton tra la araba kaj la eŭropaj fontolingvoj de Esperanto: babuŝo, bezoaro, magio, melongeno, paradizo, parsio, paŝao, piĵamo, ŝaho (shah), ŝako (ankaŭ el shah), tafto, tapiŝo, tigro, zirkono, zirkonio.

Aliaj projektoj