Persaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ la regado de Reza Ŝaho (r. 1925 - 1941), la popolo de Persio (Irano) ne uzis familiajn nomojn. Persono estis ofte distingita de aliuloj pere de kombinaĵo de prefiksoj kaj sufiksoj alligitaj al lia nomo kiuj, se preterlasitaj, povus kaŭzi lin miksiĝi kun iu alia persono.

En multaj okazoj individuo estis konata pere de nomo de la distrikto, urbo, urbeto, aŭ ... eĉ la vilaĝo el kiu li devenis uzante la lokan nomon kiel sufikson, ekzemple: Nuri, Ĥorasani, Mazandarani, Tehrani, Esfahani, kaj Ŝirazi.

(Honorigaj) Titoloj, Prefiksoj & Sufiksoj[redakti | redakti fonton]

  • Aqa آقا - Sinjoro. Ĝenerala titolo por respekto.
  • Darviŝ درويش - Sufiisma mistika aŭ spirita gvidanto (Derviŝo).
  • Haĝi حاجى - kiel prefikso, tiu, kiu pilgrimis al Mekko.
  • Karbalai كربلايى - kiel prefikso, tiu, kiu pilgrimis al Karbalao. kiel sufikso, Karbalaano.
  • Ĥan خان - kiel sufikso, servita iam kiel titolo por honora persono.
  • Maŝhadi مشهدى - kiel prefikso, tiu, kiu pilgrimis al Maŝhado. Kiel sufikso, Maŝhadano. Ofte mallongigita per مش (Maŝ(t)).
  • Mir میر - kiel prefikso ĝenerale indikanta sejjedan devenon.
  • Mirza ميرزا - Mallongigita versio de "Amir Zade." (Emirido) kiel prefikso, ĝenerala termino por respekto kiu kutime indikas ke la nomita persono estas legokapabla. kiel sufikso, ĝi indikas viron de reĝa deveno.
  • Molla ملا - Mulao Islama kleriko.
  • Ostad استاد - mastro, metiisto, lekciisto aŭ persono kiu estas la mastro pri metio/profesio.
  • Ĝenab - kiel prefikso, Ekscelenco.

Lastaj tagoj[redakti | redakti fonton]

Inter multaj aliaj sekularigaj kaj modernigaj reformoj, ankaŭ familiaj nomoj estis postulitaj de Reza Shah, post similaj samtempaj skemoj en Turkio sub Mustafa Kemal Atatürk, kaj poste en Egiptio sub Ĝamal Abdol Naser.

Vid ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]