Perseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la figuro Perseo el la greka mitologio. Pri la konstelacio temas la artikolo Perseo (konstelacio).

Perseo kun la kapo de la Meduzo de Antonio Canova

Perseo (greke Περσεύς, Περσέας), filo de Zeŭso kaj Danao, estas mitologia figuro kaj unu el la plej konataj herooj de la greka mitologio. Laŭ la legendo li estis la fondinto de la antikva urbo Mikeno en suda Grekio.

Laŭ la helena mitologio[1] , Akrisio regis en Argolando, okcidente de Arkadio, en Peloponezo. Kiam lia edzino naskis filinon, li nomis ŝin Danao. Ĉar Akrisio deziris esplori la estontecon de sia filino, li vizitis orakolon. Tiu avertis, ke la filo de Danao mortigos lin. Do li decidis malliberigi ŝin en altan turon, por ke neniu vidu ŝin.

Sed Zeŭso sukcesis eniri en la turon, ŝanĝita en oran pluvon. Iom poste, naskiĝis Perseo, filo de Zeŭso kaj Danao. Akrisio koleriĝis, sed li ne volis mortigi mem siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kaj ĵetis ĝin en la maron.

La kesto albordiĝis al la insulo Serifo, unu el la Cikladoj de la Egea Maro. Tie la reĝo Polidekto enamiĝis en Danaon, sed nek Danao, nek Perseo amis lin. Dezirante disigi la filon de lia patrino, se pli bone por ĉiam, Polidekto petis Perseon mortigi la Meduzon. La Meduzo estis la plej terura de la tri Gorgonoj, tiuj diinoj serpentharaj, kies rigardo ŝtonigis. Ĝi loĝis en Hiperboreo, norde, en tiu roka lando duonkaŝita de brumo. Meduzo havis ungegojn kaj dentegojn pli mortemajn ol tiuj de kruela lupo. Ĝia krinaro estis farita de venenaj serpentoj. Ĝi ŝanĝis en ŝtonon ĉiun, kiu aŭdacis rigardi ĝin. Perseo akceptis la defion. Li deklaris : "mi reportos la kapon de tiu monstro".

La donacoj de la dioj al Perseo

Zeŭso vidis ĉion de supre, de la Olimpo, kie li loĝis. Li fieris pri sia filo, sed iom timis pri lia defio. Li do petis helpon de la aliaj dioj. Hadeso donacis kaskon, kiu nevidebligis la surmetinton. Hermeso donacis flugilhavajn sandalojn. La donaco de Ateno estis la plej grava: ŝildo tiom brila, tiom glitiga, ke ĝia surfaco reflektis same kiel spegulo. Kaj ŝi avertis: «Nur tra via ŝildo rigardu Meduzon. Se vi rigardas ĝin fronten, vi ŝtoniĝos».

Perseo surmetis la sandalojn, kaj ekflugis. Alveninte en Hiperboreon, li vidis multajn ŝtonigitajn homojn laŭ la vojo. Alproksimiĝante li elingigis sian falĉileton, kaj svingis sian ŝildon. Ekde tiu momento, li retropaŝis kaj baldaŭ ekvidis la kapon de Meduzo en sia ŝildo. Rapide li frapis kaj fortranĉis ĝin. Perseo enmetis poste la kapon en tolan sakon - sen rigardi ĉar, eĉ mortinta, ĝi kapablis ŝtonigi iun ajn. Fine li iris ĝis la marbordo, portante la sakon surŝultre.

Perseo rajdante Pegazon savas Andromedon.

Sed unu guto de sango falis el la sako kaj liberigis Pegazon, la flughavan ĉevalon. Li do grimpis sur ĝian dorson kaj ekflugis.

Survoje de sia insulo en la Egea Maro, Perseo ekvidis etulon solan sur rifo, sube, alkroĉigita per katenoj, kaj teruran marmonstron, kiu alproksimiĝis. Li malsupreniris. Rapide, li surmetis sian kaskon, kiu nevidebligis lin, metis al la piedoj la flugilhavajn sandalojn kaj per sia falĉileto, mortigis la marmonstron, kiu pretis vori la virinon. Ŝi nomiĝis Andromedo, filino de Cefeo kaj Kasiopeo. Ambaŭ ili flugis al la insulo de Serifo. Li montris la kapon de la meduzo al Polidekto, kiu tuj ŝtoniĝis. Perseo vivis feliĉa kun la belulino Andromedo kaj Danao.

Perseo estis tre sportema kaj ŝatis ĵeti diskon. Ĉiujare okazis atletikaj ludoj en Argo. Perseo partoprenis kun sia teamo. Akrisio estris la ludojn. Kiam Perseo ĵetis sian diskon, lia piedo glitis, kaj la disko atingis la kapon de la reĝo, kiu mortis. Tiel plenumiĝis la antaŭdiro de la oraklo...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les plus belles histoires de la Mythologie (La plej belaj rakontoj de la Mitologio), eld. Fernand Nathan