Perseo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la konstelacio Perseo. Pri la figuro el la greka mitologio temas la artikolo Perseo.
Perseo
Perseo
Latina nomo Perseus
(genitiva Persei)
Mallongigo Per
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 1h 22m 0s ... 4h 41m 30s
Deklinacio 30° 40' 0" ... 58° 30' 0"
Areo 615 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 24
Najbaraj konstelacioj Kasiopeo, Andromedo, Triangulo, Ŝafo, Taŭro, Koĉero, Ĝirafo
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 5
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 1,79
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -60° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -32° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Decembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Perseo estas konstelacio de la tera ĉielo.

Steloj[redakti | redakti fonton]

  • La alfa stelo de Perseo nomiĝas Mirphak.
  • La beta stelo estas Algol.


Mitologio[redakti | redakti fonton]

Perseo rajdante Pegazon savas Andromedon

Laŭ la helena mitologio,[1] , Akrisio regis en Argolando, okcidente de Arkadio, en Peloponezo. Kiam lia edzino naskis filinon, li nomis ŝin Danao. Ĉar Akrisio deziris esplori la estontecon de sia filino, li vizitis oraklon. Tiu avertis, ke la filo de Danao mortigos lin. Do li decidis malliberigi ŝin en altan turon, por ke neniu vidu ŝin. Sed Zeŭso sukcesis eniri en la turon, ŝanĝita en oran pluvon. Iom poste, naskiĝis Perseo, filo de Zeŭso kaj Danao. Akrisio koleriĝis, sed li ne volis mortigi mem siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kaj ĵetis ĝin en la maron.

La kesto albordiĝis al la insulo Serifo, unu el la Cikladoj, en la Egea Maro . Tie la reĝo Polidekto enamiĝis en Danaon, sed nek Danao, nek Perseo amis lin. Dezirante disigi la filon de lia patrino, pli bone por ĉiam, Polidekto petis Perseon mortigi la Meduzon. Perseo akceptis. Ateno donis al li sian ŝildon, kaj li foriris.

Revenante hejmen, post suksesa plenumo de sia tasko, rajdante la ĉevalon Pegazon, li ankaŭ mortigis la marmonstron, kiu pretiĝis vori Andromedon. Alveninte en Serifo, li montris la kapon de la meduzo al Polidekto, kiu tuj ŝtoniĝis. Perseo vivis feliĉa kun la belulino Andromedo kaj Danao. Li estis tre sportema, kaj ŝatis ĵeti diskon. Ĉiujare okazis atletikaj ludoj en Argo. Perseo partoprenis kun sia teamo. Akrisio estris la ludojn. Kiam Perseo ĵetis sian diskon, lia piedo glitis, kaj la disko atingis la kapon de la reĝo, kiu mortis. Tiel plenumis la antaŭdiro de la oraklo...


Perseo loĝas nuntempe, kiel konstelacio en la nokta ĉielo apud Kasiopeo, Andromedo kaj la Koĉero. La alfa stelo, Mirphak, situas je la brusto; la beta stelo, Algol, je la kapo de la meduzo, kiun tenas Perseo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Les plus belles histoires de la Mythologie (La plej belaj rakontoj de la Mitologio), eld. Fernand Nathan

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]