Persimono
El Vikipedio
Persimono estas frukto de persimon-arbo. Temas pri dolĉa bero de arbo de la familio de Ebenaceoj kaj kun ĝis milo da variantoj: specioj kaj subspecioj. La frukto estas ronda kaj simila al pomo aŭ tomato. Kelkaj variantoj lasas en la buŝo de konsuminto aspran senton; aliaj ne.
Origino [redakti]
Ĝi alvenas de Ĉinio, kie ĝi estas kultivita depost la jaro 1300. Oni trovas ĝin en Japanio post 1850. Nun ankaŭ en varmaj regionoj de Mediteraneo kaj de tropika klimato de Ameriko, ĝi bone vivas, kun fig-arboj kaj oliv-arboj.