Persistaj organaj poluaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persistaj organaj poluaĵoj estas kombinaĵoj, kiuj estas rezistaj kontraŭ fizika, ĥemia kaj biologia malkomponado en naturo. Ĉar ili estis multege uzataj en industrio post la dua mondmilito, oni trovas ilin ĉie en nia ĉirkaŭaĵo. Krome ili povas estigi nocajn san- kaj ĉirkaŭefikojn, ĉar ili kutime estas toksaj kaj ili riĉiĝas (koncentriĝas) en la nutroĉeno. Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj provas restrikti la uzadon de ili[1].

La originala listo de kombinaĵoj havis nur dek du kombinaĵojn: aldrino, klordano, DDT, dieldrino, endrino, heptakloro, heksaklorobenzeno, mirekso, poliklorizitaj bifeniloj, poliklorizitaj dibenzo-p-dioksinoj, poliklorizitaj dibenzofuranoj, kaj toxapheno. Ili estas ordinare konata kiel la malpura dekduo[2],

Referencoj

  1. Persistent Organic Pollutants (POP)
  2. Persistent Organic Pollutants: A Global Issue, A Global Response