Persone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Persone
Martin Wiese - ĉefkantisto kaj gitaristo
Martin Wiese - ĉefkantisto kaj gitaristo
Bazaj informoj
Deveno Svedio Stokholmo
Ĝenroj rokmuziko
Aktivaj jaroj 1986 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Retejo bertilow.com/persone
Membroj

Martin Wiese
Bertilo Wennergren
Anders Grop

Antaŭaj membroj

Per Ola Axelsson
Borje Lund
Benedikte Weinreich

vdr

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en 1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki. Ilia muzikstilo estas "gitarpopo" (gitara popmuziko).

Persone ofte koncertas en junularaj Esperanto-aranĝoj, ekz. la Internacia Junulara Kongreso kaj la Internacia Seminario. La grupo eldonis jam kvin albumojn, ekde la kasedo 62 minutoj (1987) ĝis la roka disko ...sed estas ne (1999), kaj la akustika disko Sen (2002) kiuj montras altan kvaliton kaj impone klaran registron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon "Persone". La unua provludo okazis la 7an de marto, 1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo, Svedio la 9an de majo, 1986 la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto. La unua koncerto okazis la 17an de majo, 1986 en Upsalo dum Kultura Esperanto-Festivalo. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto "Zime Zum", per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa ĵetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto "La Banano", profunde impresis certan aŭskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.

Dum la unuaj jaroj Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.

En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola Axelsson forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone-n proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en la Internacia Junulara Kongreso en Zagrebo, Kroatio, kaj en la dua KEF en Lund, Svedio.

En 1989 Benedikte Weinreich forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Borje Lund, Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.

Fine de 1989 la fondinto Borje Lund, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin Wiese tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders GROP (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.

La nova triopo Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Anders Grop de 1990 ĝis hodiaŭ estas Persone.

En 1990 Persone registris kaj eldonis sian duan albumon, En la spegulo.

En 1994 la bando estis invitita ludi en Luĉia festo de la Stokholmaj Esperanto-kluboj. La ejo malebligis elektran rokkoncerton, kaj tial Persone aŭdacis fari eksperimenton ludante akustike sen drumo, kun du akustikaj gitaroj kaj kun kontrabaso. Estis sukcesa eksperimento, kaj per ĝi malfermiĝis nova akustika ĉapitro en la historio de Persone. De tiam la grupo estas duvizaĝa: kaj elektra rokbando kaj akustika parte roka parte kanzona grupo.

En 1996 la grupo aperigis sian trian albumon, Povus esti simple, la unuan fojon en la formo de kompaktdisko.

Komence de 1999 aperis la kvara albumo, ... sed estas ne, k-disko eldonita de Eurokka en la projekto KOLEKTO 2000.

En 2000 la grupo koncertis dum la 7-a KEF en Helsinko, Finnlando.

En 2001 Grop kaj Wennergren transloĝiĝis al Germanio, Grop al Berlino (en la nordo), kaj Wennergren al Tübingen (en la sudo), dum Wiese plu loĝas en Stokholmo en Svedio. Pro tio Persone nun malmulte aktivas. Sed tamen meze de 2002 aperis la longe atendita kvina senelektra (akustika) albumo: Sen. Ĝin eldonis Vinilkosmo.

Bertilo nun loĝas en Germanio.

En 2007 Martin Wiese eldonis (ne kiel Persone, sed kiel Martin & la talpoj) la albumon Pli ol nenio.

Anaro[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj membroj[redakti | redakti fonton]

Eksanoj[redakti | redakti fonton]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.