Personigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Personigo estas specifa tipo de vortfiguro kiu konsistas je atribui ecojn de homo al besto aŭ eĉ pli prefere al neviva estaĵo. Tio celas animigi la rakonton aŭ plivivigi la tekstan etoson. Ekzemple kiam oni diras "Antaŭ la preĝejeto staras alta arbo, kiu defias la gravecon de la konstruaĵo". Specifa literatura genro bazita en tiu rimedo estas fablo, kie bestoj parolas kaj kondutas kvazaŭ homoj kaj vere ili simbolas homojn.