Personismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Personismo, vorto devenanta el persono, kiel reflektas la senco, difiniĝas, per filozofia kaj religia konotacioj, kiel la doktrino kiu ekzaltas la specialan individuecon de la homo pro ties sendependo el ĉio en siaj juĝoj. Se la origino de la koncepto havas longan historion en la kristanaj komencoj, ĝia filozofia pritraktado, kun kromaj plievidentigo de ĝiaj implikaĵoj, ŝuldas al la dek-naŭa jarcento, kies epigonoj estis la franca filozofo Emmanuel Mounier kaj Søren Kierkegaard Lastatempe en personalismo oni plej elstarigas la aspektojn komunecan kaj rilatan. Por tiujn ĉi pli eksplicitigi utilas kompari, eble iom ekstremigante, personismon kun individuismo. Laŭ individuismo ĉiu individuo estas soleca kaj memreferencianta, laŭ personismo, persono estas socia kaj radikita en la reto de rilatoj. Por individuismo, ĉiu estas libera disponi je si mem kaj je sia korpo laŭvole, laŭ la principo de absoluta kaj nelimigebla “rajto de memdecido”; laŭ personismo, la homo estas estulo socie integriĝinta tra serioj de rilatoj kun kunlimaj devoj. Por individuismo homo devas respondi al neniu pri io ajn; por personismo homo devas respondi al multaj je nomo de sia humaneco.

En filozofio oni distingas filozofiojn diversgrade personalistecajn, aparte en ekzistencialismoj kiu okupas la centron, foje perdante la solidecon de la koncepto de persono; en religioj, personismo akcentas la komununan kaj reciprokan respondecon; en sociologioj oni rajtigas la establiĝon de internaj sociaj korpoj.