Personocentrigita psikoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La personocentrigita psikoterapio angle person-centered psychotherapy - estas terapia formo de la humanisma psikologio kaj ankaŭ foje nomatas "interparola", "ne-direktiga" aŭ "klientocentrigita psikoterapio".

Historio[redakti | redakti fonton]

La evoluo de la personocentrigita psikoterapio proksime ligiĝas al la persono de ĝia iniciatinto Carl Rogers.

Carl R. Rogers dum 12 jaroj estis psikoterapie kaj konsile laboranta psikologo en kliniko, antaŭ ol li de 1940 ĝis 1963 estis profesoro pri psikologio kaj parte ankaŭ pri psikiatrio en tri usonaj universitatoj. En tiuj pozicioj li kun siaj kunlaborantoj havis la eblecon je intensa scienca esplorado.

Siajn observojn pri la interrilato inter personocentrigita sinteno de terapiisto kaj kliento unuflanke kaj pozitivaj personaj ŝanĝiĝoj aliflanke li tiel povis validigi per granda kvanto da studoj. Dum la 1960-aj jaroj Rogers iĝis kunfondanto de la "Centro pri Studoj de la Persono" (angle "Center for Studies of the Person") en La Jolla (Kalifornio), en kiu li laboris ĝis la fino de sia vivo. Carl Rogers sentis sin ligita al la ideoj de John Dewey kaj influiĝis ankaŭ de la teorioj de Otto Rank. En la finaj jaroj de sia vivo li krome aparte akcentis la spiritan proksimecon de sia laboro al la filozofio de orienta Azio kaj al certaj aspektoj de la Zen-budhismo.

Elementoj[redakti | redakti fonton]

La psikoterapia teorio esence baziĝas sur du kolonoj: unue la science konfirmita koncepto pri efika sinteno de psikoterapiistoj kaj konsilistoj al siaj klientoj (la ses necesaj kaj sufiĉaj kondiĉoj por psikologia ŝanĝiĝo) kaj due iuj bazaj konceptoj pri la "naturo de la homo".

Por ke efiku psikologie grava ŝanĝo en la memkoncepto de persono, la terapiisto devas vive realigi tri bazajn postulojn en la interrilato al la kliento:

1. Senkondiĉa pozitiva valorigo de la kliento kun siaj problemoj kaj proprecoj: Tiu pozitiva valorigo povas videbliĝi en diversaj konkretaj formoj de interago – ekzemple en la senkondiĉa akcepto de la diraĵo de la kliento, la kuraĝigo de la demandanta, malsekura kaj eble suferanta persono kaj la esprimo de solidareco kun la kliento.

2. Empatio: La sentema kompreno de la mondo kaj problemaro el la vidpunkto de la kliento, kaj la ebleco, komunike peri tiun komprenon kaj kunsenton al la kliento. La empatio povas videbliĝi ekzemple en la komprena terapiista ripeto de la klienta diritaĵo, la empatia konkretigo de la diritaĵo kaj ĝia kunsenta ligo al la memkoncepto, kondutaro kaj vivkoncepto de la kliento.

3. Kongruo en la sinteno (vereco kaj sincereco vidalvide al la kliento): malferma percepto de la propra travivaĵo de la rilato inter terapiisto kaj kliento, kaj kongruo inter la racie celita empatio kun la vortaj kaj senvortaj komunikaĵoj, kiuj sendiĝas al la kliento. Tiu malfermeco ankaŭ inkluzivas verecon en la senco, ke psikoterapiistoj kaj konsilistoj ne nur aperas kiel distancaj fakuloj, sed rajtas komuniki personajn mesaĝojn al la kliento.

Aldone al tiuj tielnomataj "terapiaj bazaj sintenoj" Carl Rogers ankoraŭ difinis tri pliajn kondiĉojn por sukcesa rilato inter kliento kaj terapiisto:

4. Ekzistas psikologia kontakto inter kliento kaj terapiisto.

5. La kliento troviĝas en stato de malkongruo (pri la difino de kongruo vidu supre), do ekzistas iusenca premo je ŝanĝo.

6. La terapia oferto de la bazaj sintenoj 1 ĝis 3 devas esti akceptata de la kliento almenaŭ je iu grado.

Se ĉiuj ses kondiĉoj estas plenumataj, laŭ Carl Rogers eblas psikoterapia ŝanĝo de la malekvilibriĝinta klienta memkoncepto, kaj do eblas helpi al la kliento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]