Perspektivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

”Tri gradoj de latitudo renversas la tutan jurfilozofion, meridiano decidas pri la vero. Post multaj jaroj de dominado la fundamentaj leĝoj ŝanĝiĝas, la Juro havas siajn epokojn, la eniro de Saturno en la Leona konstelacio influas la originon de tiu krimo. Ridinda la justico, limigita de rivero! Vero trans la Pireneoj, eraro maltranse.” (Blaise Pascal, Penséés – 1670).

Perspektivismo estas termino aranĝita de Gustav Teicmüller. (Die Wirkliche und die Scheinbare Welt, 1882).[1] Ĝi indikas doktrinon laŭ kiu la mondo, la aĵoj kaj la eventoj povas esti analizitaj el diversaj vidpunktoj, po provizanta plibone komprenigi la realon per sia limigita, relativa, specife propra kaj nedisigebla alporto.[2][3]

Filozofio subkuŝanta[redakti | redakti fonton]

En la moderna epoko, iniciate de Michel de Montaigne, la malkovro de la Nova Mondo kaj sekvaj etikaj kaj antropologiaj problemoj envojigis al la perspektivisma orientiĝo de la filozofio. Sekve, Leibniz substrekis kiel en la sama urbo vidita el diversaj pozicioj aperas tute malsama, preskaŭ perspekte (sed tiu estis rimarko antikva en la literaturoj) multiplikigita. Utiligante la vortojn de Goethe oni povas diri: "En la sama urbo, grava evento estos rakontita, ĉe vespere, malsame ol la pasintan matenon".[4] La necesa perspektiveco estis objekto de gnozelogia intereso de la historia fluo de klerismo.

La filozofia perspektivismo konfirmiĝas kun Emerson en la plurisma-demokrata konteksto de Usono en la jaroj antaŭintaj la duan industrian revolucion. Lia sulko estos sekvata, sed kun precizaj celoj de la aristokrata restaŭrado, de Nietzsche: tiun penson li proponis kaj defendis precipe per la volo de potenco kaj per la transvalorigo de la valoroj.

En 1900, Ortega y Gasset relanĉis la defendon de la historia perspektivismo, nome la ideo laŭ kiu ekzistas serio da perspektivoj kiujn oni povas malkovri nur laŭlonge de la fluo de la historio. [5]

Perspektivismo laŭ Nietzsche[redakti | redakti fonton]

La filozofia vidpunkto de Nietzsche allasas ke ĉiuj intuicioj naskiĝas el aparta perspektivo. Tio signifas ke ekzistas multaj eblaj konceptaj skemoj, aŭ perspektivoj laŭ kiuj eblas elmeti juĝojn pri la verovaloro. Tio ofte pelas implicite deklari ke ne ekzistas vidmaniero kiu rajtu konsideriĝi la la "vera", sed tio ne signifas ke ĉiuj perspektivoj estus samrajte fonditaj.

Laŭ Nietzsche, perspektivismo negas subjektivismon de metafizika tipo kaj asertas ke ne eblas objektivaj juĝoj kapablaj transcendi la kulturan formiĝon aŭ la personajn inklinojn. Tio kuntrenas ke ne ekzistas objektivaj eventoj kaj ke ne eblas alveni al la aĵo en si mem. Tio dividas tial la veron de unuopulo el tiu de aliaj kaj signifas ke ne povas ekzisti gnozeologiaetika absolutismo. Krome tio kuntrenas al konstanta reaprezo aŭ transvalorigo de la valoroj (filozofiaj kaj sciencaj ...) laŭ la cirkonstancoj de perspektivoj individuaj. Tial la vero estas formaligita kiel amplekso generita de la enkorpiĝo de malsamaj avantaĝaj punktoj kunigitaj.

Ni asertas ĉiam la perspektinojn el la mankoj kaj el la malplenumoj, kaj konsciaj kaj nekonsciaj... La vero estas farita "de" kaj "por" la individuo kaj la socio. La vidpunkto de Nietzsche malsame ol la diversaj tipoj aŭ fluoj de relativismo, kiuj konsideras la veron de iu aparta logika propozicio kiel io kio ĝenerale ne povas esti reaprezata spite de la fakto ke la kulturo daŭre modifiĝas kaj la perspektivoj naskiĝas la mortas.[6]

Religio fronte al perspektivismo[redakti | redakti fonton]

En la medio de la kristana teologio tia problemo resumiĝas en la moto tot capita tot Christi (sententiae) (tiom da sentencoj kiom da kapoj), por indiki la malfacilaĵojn kaj la problemaron interpretajn de religia tipo.

  • Rilate al la moralan plurecon kaj la sekvan tenton fali en relativismon, la kristana teologio ĝin evitas per la principo – spertebla en la konscienco de ĉiu homo – laŭ kiu la konscienco mem sin sentas devigata konsenti kaj sekvi tion kion la konscienco mem juĝas vera kaj justa sendepende ĉu tio veras kaj justas. [7]

Rilate la scion pri kio estas en la homo (lia kulpeco kaj senkulpeco) nur Dio eniras la tutan individuan homan konsciencon, kaj nur li rajtas proklami la lastan juĝon. En la katolika (kaj ortodoksa...) konfeso ne estas la konfesprenanto kiu juĝas: estas la konfesanto kiu sin deklaras pekinta pri apartaj pekoj kaj sin deklaras pentinta.[8]

Rilate filozofion, la kristana teologio konfidas en la kapablo de la homa racio kompreni siajn limojn kaj, spite de ili, alveni al la vero koncerne la esencajn verojn. La unuaj principoj de la logiko ne fondiĝas sur la sperto.[9]

Rilate misfunkciojn de la homa psiko kiu provokas erarojn en kompreno de si mem kaj de aliaj, jam Tomaso de Akvino aludis kaj generis tutan serion de kristanaj antropologoj kaj psikologoj.[10]

Rilate la objektivan interpreton de la Biblio, laŭ la kristanaj eklezioj ne-protestantaj konfesas la principon ke nur la eklezio kompetenta interpreti, en religia aferoj, (praktike la episkoparo). La reformacio forlasis tion principon kaj generiĝis centoj aŭ tricentoj aŭ pli eklezioj. [11]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. voĉo in dizi.it.
  2. Cf. Treccani Portale online.
  3. Cf. voĉo en Sapere.it.
  4. Letero al Ludoviko la 1-a de 17-a de decembro de 1829.
  5. www.dizi.it
  6. Nietzsche evitas, pli bomvole ol logike, la rifon de relativismo kiu danĝerus ankaŭ sian teorion.
  7. Vidu n. 372 kaj sekvajn de la Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio.
  8. Manlibroj de kristana moralo.
  9. Enciclopedia Filosofica, Edizione Lucarino, vol.5, Gallarate, 18982.
  10. (S. Th. I-II, q. 56, a. 4. A. A. Terruwe, K. W. Baars, Psychic wholeness and healing. Using all the powers off the human psyche, op.cit., p.37.
  11. Cris de Torino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]