Perušić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Perušić troviĝas en la plej malhela parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Perušić (peruŝitj) estas vilaĝo kaj municipo en Kroatio. Ankoraŭ 19 komunumoj apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Perušić situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagrebo-suda Kroatio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1102-1918 la loko apatenis al Persona unio de hungaroj kaj kroatoj. Post la mezepoko Perušić situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon Perušić apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Lika-Krbava, kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. Dum disfalo de Jugoslavio la tuta regiono estis batalejo.