Perua ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perua ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sternula Sternula
Specio: Perua ŝterno 'Sternula lorata'
Rodolfo Amando Philippi 1861
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Perua ŝterno (Sternula lorata) estas neotropisa specio de birdo de la ŝternoj de la familio de Ŝternedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Ekvadoro, Peruo kaj norda Ĉilio, tio estas en centra marbordo de Pacifiko en Suda Ameriko, la teritorio influata de la marfluo Humboldt kun centro en Peruo (ĉar en la aliaj du landoj oni konas nur po tri reproduktejojn), de kie la specio prenas la nomon. La tuta loĝantaro estis supozata ĉirkaŭ 5,000 reproduktaj paroj, se lastatempe malpliiĝis draste ĝis eble nur ĉirkaŭ 2,000 birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda ŝterno 24 cm longa. La supraj partoj estas sufiĉe uniforme ardezgrizaj kaj la subaj partoj kaj malalta vizaĝo estas blankaj. La kapo estas blanka, kun nigraj krono, nuko kaj strio tra la okulo ĝis la bekobazo, kaj blanka makulo en la frunto super la beko; vintre la blanka frunto estas pli ampleksa kun malpli granda kaj difinita nigra krono; restas nur strio ekde la okulo ĝis la nuko. La beko estas flava kun malhela pintoduono, fortika kaj larĝega ĉebaze. La kruroj kaj piedoj estas flavecaj. La longa iomete forkoforma vosto kaj flugiloj estas ĉefe ardezgrizaj sed kun tre videblaj nigraj flugilpintoj. Junuloj estas brunmakulitaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ties natura medio estas varmaj dezertoj internaj, sablaj strandoj, dunoj kaj salaj lagunoj marbordaj ĝis unu km interne. La specio estas minacata pro perdo de sia medio, homa ĝenado per novaj konstruaĵoj kaj tutterenaj veturiloj kaj manko de predoj. Estas solema birdo ne tiom socia kiom aliaj ŝternoj; ĝi troviĝas ĉu pare ĉu laŭ etaj grupoj. La flugo estas rapida kaj ofte glitflugas. Ili plonĝas por kapti manĝaĵojn. Ili manĝas fiŝojn (ĉefe anĉovoj) kaj krustulojn.

La inoj demetas du aŭ tri flavbrunajn ovojn makulitajn je bruno en simpla truo ensabla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]