Perua peĥerejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Odontesthes regia estas fiŝo apartenanta al la familio Aterinopsedoj, komune konata en la surloka hispana kiel "pejerrey" (peĥerejo), "pejerrey marino," aŭ, eble pli internacie, kiel "sea silverside" (mara arĝentoflankulo).

Temas pri epipelaga specio kiu distribuiĝas el marbordoj de Pacifiko en norda Peruo al la regiono Ajseno, en Ĉilio (Dyer, 2000). La specio ludas gravan rolon ekonomie kiel freŝa baza manĝo (Froese & Pauly, 2005). Kvankam la familio Aterinopsedoj inkludas 104 speciojn (13 genroj), nur 17 specioj estis citogenetike studitaj ĝis nun, pro kio citogenetikaj studoj en tiu grupo estas ankoraŭ malabundaj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlos Muñoz, Mauro Nirchio, Julio E. Pérez, Ernesto Ron, Claudio Oliveira & Irani A. Ferreira (2006). “Cytogenetic characterization of the silverside fish Odontesthes regia (Humboldt, 1833) (Teleostei: Atheriniformes: Atherinopsidae) from Iquique, Chile”, Revista de Biología Marina y Oceanografía 41 (1), p. 57–62. doi:10.4067/S0718-19572006000100008.