Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perua Respubliko
República del Perú

Flago de Peruo

Blazono de Peruo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional del Perú
Nacia Himno de Peruo
Situo
suverena ŝtatorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Limo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) keĉua
ajmara
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (85%)
protestantismo (11%)
Areo 1 285 220 km²
- % de akvo 8,8 %
Loĝantaro 29 220 000 (2011) (2017)
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Horzono -5
Interreta domajno pe
Landokodo PE
Telefona kodo 51
Plej alta punkto Huascarán
Plej malalta punkto Depresión de Sechura
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Ollanta Humala
Ĉefministro Ana Jara
Nacia tago 28-a de julio
Sendependiĝo disde Hispanio 28-a de julio 1821
Ekonomio
Valuto nova suno (PEN)
MEP laŭ 2011
– suma $ 208,0 miliardo (2007)
– pokapa $ 5.200
vdr

Peruo (hispane: Perú, keĉue kaj ajmare: Piruw) estas lando en Sud-Ameriko, ĉe Pacifiko. Ĝi kuŝas en la oriento de Sud-Ameriko, ĉirkaŭata norde de Ekvadoro kaj Kolombio oriente de Brazilo kaj Bolivio, sude Ĉilio kaj okcidente, Pacifika Oceano. Limo, urbo de pli ol 8 milionoj da loĝantoj, estas plej granda urbo kaj ĉefurbo de la lando.

La politika sistemo baziĝas sur la konstitucio de 1993. Depost 2002, Peruo estis dividita en 24 regionoj kaj grava procezo de malcentriĝo okazis.

La ĉefa lingvo estas la hispana, sekvita de la keĉua kaj de la ajmara.

Peruo estas ano de la APEK (Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado) kaj de la CAN (Anda komunumo). La nova suno (hispane: nuevo sol) estas ĝia monunuo de 1991, anstataŭiginte la intion.

Ĝeneralaj informoj

Fizika geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Peruo.
Situo de Peruo en Sud-Ameriko

Peruo troviĝas en la okcidenta zono de Sud-Ameriko komprenita inter la ekvatora linio kaj la Tropiko de Kaprikorno. Ĝi okupas areon de 1.285.215 km², kio igas ĝin la dudeka lando pli granda laŭ surfaco de la Tero kaj la tria de Sud-Ameriko. Ĝi limas norde kun Ekvatoro kaj Kolombio, oriente kun Brazilo, sudoriente kun Bolivio, sude kun Ĉilio kaj okcidente kun la Pacifika Oceano. Ĝi posedas grandan variecon de pejzaĝoj pro siaj geografiaj kondiĉoj, kio siavice al li donas grandan diversecon de naturaj rimedoj. La konstitucio esprimas ke la mara regado de Peruo etendiĝas ĝis la 200 maraj mejloj.

Geologio

Reliefo

Topografia mapo de Peruo.

La montoĉeno de Andoj dividas la landon en tri geografiaj regionoj: marbordo, montaro kaj praarbaro. La marbordo estas dezerta kaj ebena strio kiu paralelas je la perua marbordo, ĝia larĝo atingas maksimumon de 180 km en la dezerto de Sechura. De la latitudo 6°S ĝis la limo kun Ĉilio etendiĝas la peruan sektoron de la Dezerto de la Pacifiko kiu sin trovas trairita de valoj estigitaj de mallongaj riveroj de sezona reĝimo. Laŭlonge de la marbordo oni povas trovi pampojn kovritajn de sablo kiun formas la dezertoj de la lando, tiaj kiel tiuj de Sechura (Piura) kaj de Pisco (Ica). Inter la geografiaj akcidentoj kiujn oni povas trovi en ĉi tiu regiono estas la rifoj, duoninsuloj, golfetoj kaj strandoj.

La montaro estas laŭigita de la Andoj. Ĉi tiuj montoj vidiĝas en paralelaj ĉenoj: tri en la nordo, tri en la centro kaj du en la sudo. La Andoj de la nordo kunfluas kun tiuj de la centro en la nodo de Pasco, dum tiu de la centro kunfluas kun la sudaj en la nodo de Vilcanota.

Nacia Rezervo de Aracas, lokita en plena Dezerto de la Pacifiko, ĉe la bordoj de la Pacifika Oceano.
Neĝkovrita Huascarán, en la montoĉeno de Andoj, la plej alta punkto de Peruo.
Insulo de Taquile, ĉe la bordoj de la Lago Titikako, en la Altebenaĵo de la Collao.

La Amazonia Praarbaro, lokita je la oriento, estas vasta ebena regiono plena je vegetaĵaro. Ĝi konstituas preskaŭ 60% de la surfaco de la lando. Oni konsideras du malsamajn regionojn: alta praarbaro kaj malalta praarbaro. La alta praarbaroyunga lokiĝas en la tuta orienta flanko de Andoj. Ĝia alteco varias inter la 3.500 kaj 800 m, kaj ĝi ĉirkaŭprenas de la norda landlima zono ĝis la ekstrema sudo de la lando. La reliefo de ĉi tiu zono estas diversa kaj en la areoj en kiuj penetras la montoĉeno de Andoj oni trovas zonojn de fortaj pritraktataj. La malalta praarbaro aŭ tropika amazonia arbaro troviĝas inter la 800 kaj la 80 m. La formo de la reliefo estas ebena kaj en ĝi elstaras la montoĉeno de Contamana, lokita en la maldekstra rando de la rivero Yavarí. Ĝia pli alta punkto atingas la 780 m.

Klimato

Kontraste kun aliaj ekvatoraj landoj, Peruo ne prezentas ekskluzive tropikan klimaton; la influo de la Andoj kaj la Kurento de Humboldt okazigas grandan klimatan diversecon al la perua teritorio.

La centra marbordo kaj sudo de la lando prezentas subtropikan aridan aŭ dezertan klimaton, kun averaĝa temperaturo de 18 °C kaj jaraj pluvoj de 150 mm, pro la Kurento de Humboldt. Kontraŭe, la norda marbordo posedas aridan tropikan klimaton, pro la tropika maro, kun averaĝa temperaturo super la 24 °C kaj pluvoj dum la somero. Kiam estas okazaĵo de la fenomeno de El Niño, la averaĝa temperaturo de la tuta marbordo leviĝas (kun maksimumaj temperaturoj de ĝis 40 °C) kaj la pluvoj pliiĝas en signifa maniero en la norda marbordo kaj centro.


Hidrografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hidrografio De Peruo.
Rivero en la Amazonio (Departemento de Patrino de Dio).

La plej longaj riveroj de Peruo estas la Ucayali, la Maranjono, la Putumayo, la Dipatrin-Rivero, la Yavarí, la Huallaga, la Urubamba, la Mantaro kaj la Amazono.

Demografio

Ŝtato

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ŝtato de Peruo.

Peruo estas prezidenta respubliko de demokratia reprezento kun sistemo multpartia. La registaro strukturiĝas laŭ la principo de disiĝo de povoj,[1] Ĉi tiuj estas la Plenuma povo, Leĝdona povo kaj Juĝa povo. Krome, la Konstitucio establas dek instituciojn nomitaj "konstitucie aŭtonomaj", kun specifaj funkcioj sendependaj disde la tri povoj de la ŝtato. Ekzemploj de tiaj institucioj estas la Konstitucia Tribunalo, la Publika Ministerio, la Defendanto de la Popolo, Nacia Konsilio de la Justico, kaj aliaj.

La perua registaro estas rekte elektita, la voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj inter la 18 kaj 70 jaroj.[2] La ĝeneralaj elektoj de 2006 rezultis en venko de la prezidanta kandidato Alan García de la Partio Aprista Peruano (52,6% de la validaj voĉdonoj) kontraŭ Ollanta Humala de Kuniĝo por Peruo (47,4%).[3]

Plenuma povo

Palaco de Registaro.
Prezidento de la Respubliko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de Peruo.

Laŭ la aktuala konstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro kaj de la registaro. Ĝi estas elektita ĉiu kvina jaro kaj ĝi ne povas esti sinsekve reelektita.[4] La Prezidanto nomumas la Ĉefministron kaj en interkonsento kun ĉi tiu enoficigas la aliajn membrojn de la Konsilio de Ministroj.[5]

Konsilio de Ministroj

La Konsilio de Ministroj estas la organo komisiita de la direkto kaj la demarŝo de la publikaj servoj de la ŝtato. Ĝi estas prezidita de Prezidanto (ĉefministro) enoficigita de la Prezidanto de la Respubliko. La aktuala Ĉefministro estas Ana Jara.

Leĝdona povo

La sidejo de la Kongreso lokas en la Leĝdona Palaco.

Justico

La Palaco de Justico en Limo, sidejo de la Supera Kortego de Justeco de Peruo

La justeco estas nominale sendependa,[6] Kvankam la politika interveno en juĝaj aferoj estis kutima laŭlonge de la historio kaj tiu polemiko daŭras ĝis hodiaŭ.[7]

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Peruo

En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiŭanaka kaj aliaj.

Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro.

Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.

La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio.

La sendependeco estis proklamita de la generalo José de San Martín en 1821, kaj firmigita de Simón Bolívar en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.

De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.

La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post granda krizo en la 1980-aj jaroj], en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori).

En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores, Ollanta Humala kaj Alan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 1990-aj jaroj.

Administra divido

Peruo estas dividita en 25 departementoj. La departementoj de Peruo estas:

Ekonomio

  • Inflacio: 2,08% (2010).
  • Sendungeco: 7,7% (januaro de 2011)
  • MEP: pokapa = $ 5.200 (3.612 eŭrojn, 2011).
  • Publika ŝuldo: 33.000.000 usonaj dolaroj (23% de MEP).
  • Rezervoj: 44.000.000 usonaj dolaroj (29% de MEP).
  • Kaŝa ekonomio: 70 %.
  • Malriĉecindico: 34%; sed pli da 60% en la regionoj de Andoj.
  • Ĉefaj komercaj partneroj: Usono, Ĉinio, Svisio, Kanado kaj Japanio.
  • Eksporto: oro, kupro, fero, zinko, nafto, kafo, kotono, sukero, fiŝo.

Referencoj

  1. Politika Konstitucio de Peruo, Artikolo N° 43.
  2. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo N° 31.
  3. Nacia oficejo de Procezoj *Electorales, Dua Prezidanta Elekto 2006. Konsultita la 15 de majo de 2007.
  4. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo 112.
  5. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo 122.
  6. Politika Konstitucio de Peruo, Artikolo 146.
  7. Jeffrey Clark, Building on quicksand. Konsultita la 24 de julio de 2007.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda