Peshitta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
VERSIOJ DE LA BIBLIO
“PESHITTA”
lingvo = siria
signifo de Peshitta = simpla traduko, la komuna, la ĝusta
epoko = de la 1-a ĝis la 5-a jarcento
kie = en Sirio
tradukistoj = multaj anonimaj kun la fina versio de Rabbula
konservita = per manuskriptoj
enhavo = Nova kaj Malnova Testamentoj, sed kun mankoj

Peshitta (legu: pescittà) estas unu el la siriaj versioj de la Biblio.

La nomo 'Peshitta'[redakti | redakti fonton]

La nomo 'Peshitta' devenas el esprimo en la siria lingvo ‘mappaqtâ pšîṭtâ’ kiu iom post tiom transformiĝis en ‘Peshittà’, kiu litere signifis ‘simpla traduko’, sed povas esti intencita ankaŭ ‘komuna’, ‘senartifika’, ĝusta.

La vorto ‘Peshitta’ povas esti – sed fakte tio ne okazas – transliterata diversmaniere: Peshittâ, Pshitta, Pšittâ, Pshitto, Fshitto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tekstero, en Peshitta, de Eliro 13,14-16

La traduko de la Malnova Testamento al la siria lingvo estis redaktita en Sirio en la 1-a jarcento p.K. iniciate de Hebreoj aŭ Hebreoj-kristanoj, eble apogiĝantaj sur Targumim (tradukeroj de la Biblio) de la aramea, lingvo afina al tiu siria.

La unua traduko de la Nova Testamento al la siria estas la tieldirita Diatessaron, nome ‘evangelio el la kvar evangelioj), redaktita de kristano Taciano el Asirio en la jaroj 165-170. Temas pri unueca kaj linia teksto kiu provas harmoniigi la kvar rakontojn de la unuopaj evangelioj. Laŭlonge de iuj jarcentoj tiu teksto estis la evangelio de la siria eklezio. Teologo Efrem el Sirio kompilis prozan komentarion pri ĝi; en 423 episkopo Teodoreto el Kiro malpermesis la uzon de tiu evangelio kaj enkondukigis la kvar originalajn. Se ne estus per la komentario de Sankta Efrem, oni konus nur parton de tiu verko.

La antikva siria versio de la Biblio, entenanta la MT kaj NT, kun la kvar evangelioj (ne, do, en la versio de Diatessaron) estas fake dirata Malnova Siria (“Vetue Syra”). Atingis nin malmulte restaĵoj de tiu versio, inter kiuj du manuskriptoj koncernantaj la evangeliojn (Syra Sinaiticus kaj Syra Curetonianus). Tiuj montras esprimojn kaj variantojn tipajn de greka teksto de la NT laŭ la karakterizoj de la okcidenta familio. Krome, la siria lingvo uzata en tiuj du dokumentoj montras afinecon kun la aramea parolata en Palestino kaj ne en Sirio. Tio sugestis la hipotezon ke, dum en Sirio cirkuladis Diatessaron (2a-4a jarcentoj), en Palestino estis legataj manuskriptoj kun la evangelioj en la aramaea.

Pri la naturo de tiuj hipotezaj arameaj versioj, nin neatingintaj, la ebloj estas du: ili estis arameigitaj tradukoj de la originala greka teksto, skribita de la evangeliistoj, aŭ ili estis la originalaj tekstoj skribitaj de la evangeliistoj, tradukitaj poste en la franka lingvo greka. La dua hipotezo, multe pridiskutita, difiniĝas la Aramea antaŭeco (angle dirite: Peshitta primacyAramaic primacy).

La Peshitta estas reelaboraĵo de la materialo de la Malnova Siria kompilita, laŭtradicie, de Rabbula, episkopo de la urbo Edessa en Mezopotamio, forpasinta en 435.

La Peshitta ankoraŭ hodiaŭ funkcias kiel referenca versio por la orientaj eklezioj de siria lingvo aŭ de ĝi dependaj.

Enhavo kaj stilo de la Peshitta[redakti | redakti fonton]

‘’’Rilate la Malnovan Testamenton’’’, Peshitta substance baziĝas sur la sama teksto kiu estos standartigita en la Masora Biblio de la 9a jarcento. Ĝi montras iujn lingvajn kaj ekzegezajn similecojn kun la arameaj Targumim. El aliaj pasaĵoj (precipe en Jesaja, Psalmaro, kaj la duakanonaj, escepte de Tobit, la tradukintoj preferis apogiĝi sur la greka Septuaginto.

La sesa beateco de Mateo 5,8 de la Peshitta: Ṭûḇayhôn l'aylên daḏkên b-lebbhôn: d-henôn neḥzôn l'alāhâ (laŭlitere: Beateco al tiuj (kiuj estas ) puraj en la siaj koroj (ĉar) ili vidos Dion

‘’’Rilate la Novan Testamenton’’’, la Peshitta montras kontinuecon kaj kun la Diatessaron kaj kun la Malnona Siria. Ĉe iuj pasaĵoj, aparte por la Agoj de la Apostoloj, estas ege evidenta la influo de la manuskriptoj de la okcidenta familio. En la Peshitta tute malĉeestas la novtestamentaj libroj 2Pt, 2-3 Joh, Jud, Apo. La modernaj siriaj Biblioj ilin inkluzivas jam de la 6a/7a jarcentoj.

Malkovroj kaj modernaj studoj[redakti | redakti fonton]

En 1901 P.E. Pusey kaj G.H. Gwilliam publikigs kritikan tekston de la Peshitta kun flanka latina traduko.

Poste, en 1905, la ‘Biblia Societo Brita kaj Fremda’ alestigis version nekritikan de la evangelioj de la Peshitta. En 1920 la sama versio etendiĝis al la tuta Nova Testamento.

En 1933 aperis, zorge de George M. Lamsa, angligita teksto de la tuta Peshitta kun la nomo de ‘Biblio Lamsa’.

Ekde 1961 la ‘Peshitta Instituto de Leiden' publikigis per serio da fascikloj la plej ampleksan kritikan eldonon de la Peshitta.

En 1996 estis publikigita la unua eldono de la Comparative Edition of the Syriac Gospels (CESG), kiu komparas la siriajn versiojn entenatajn en la Malnova Siria, nome la “Kuratoniana”, “Peshitta”, “Harklean”, zorge de George Anton Kiraz. Dua eldono 2002, tria 2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lamsa, George M. (1933). The Holy Bible from Ancient Eastern Manuscripts. ISBN 0-06-064923-2.
  • Pinkerton, J. and R. Kilgour (1920). The New Testament in Syriac. London: British and Foreign Bible Society, Oxford University Press.
  • Pusey, Philip E. and G. H. Gwilliam (1901). Tetraevangelium Sanctum iŭta simplicem Syrorum versionem. Oxford University Press.
  • Kiraz, George Anton (1996). Comparative Edition of the Syriac Gospels: Aligning the Old Syriac Sinaiticus, Curetonianus, Peshitta and Harklean Versions. Brill: Piscataway, NJ: Gorgias Press, 2002 [2nd ed.], 2004 [3rd ed.].
  • Weitzman, M. P. (1999). The Syriac Version of the Old Testament: An Introduction. ISBN 0-521-63288-9.
  • Flesher, P. V. M. (ed.) (1998). Targum Studies Volume Two: Targum and Peshitta. Atlanta.
  • Bruce M. Metzger, The Early Versions of the New Testament: Their Origin, Transmission, and Limitations, Clarendon Press, Oxford 1977.
  • Brock, Sebastian P. (2006) The Bible in the Syriac Tradition: English Version Gorgias Press LLC, ISBN 1-59333-300-5
  • Dirksen, P. B. (1993). La Peshitta dell'Antico Testamento, Brescia, ISBN 88-394-0494-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]