Marbestokaptado
El Vikipedio
(Alidirektita el Peskado)
Marbestokaptado estas supernocio por la kapto de fiŝoj (fiŝkaptado) kaj la kapto de aliaj marbestoj, precipe marfruktoj kiel meduzoj, salikokoj, palinuroj, sed ankaŭ balenoj (balen-kaptado aŭ balen-ĉasado), testudoj ktp. por homa nutro kaj konsumo.
Ofte oni diras simple "fiŝkaptado" eĉ kiam la kaptataj marbestoj ne estas fiŝoj. Tia neprecizeco eble ne tro ĝenas en la ĉiutaga lingvouzo, sed en la faka lingvouzo oni uzu "fiŝaptado" nur por kaptado de fiŝoj, kaj uzu "marbestokaptado" por la kaptado de aliaj marbestoj aŭ por la supernocio.