Peŝto
Pest [peŝt] estis hungara urbo ĝis 1873, unu el la 3 fondintoj de Budapeŝto. Nuntempe oni uzas "Pest", kiel sinonimo de la ĉefurbo. Historie ĝi estis longe kvestora libera reĝa urbo. Geografie Pest estas urboparto de Budapeŝto en la maldekstra bordo de Danubo. Administre Pest konsistas el 16 distriktoj, kiel submunicipoj.
Enhavo |
Historio [redakti]
La romianoj havis tie fortreson Contra-Aquincum, sed vera urbo evoluis dum la hungara dominado. La unua mencio pri Pest okazis en 1148. Ĝi havis tiutempe defendan muron, tamen la tataroj en 1241 faris ruina la urbon. Dum dominado de turkoj la urbo malevoluis. Pest estis longe nur malgranda frato de Buda. La abrupta evoluo okazis en la 19-a jarcento, spite tion, ke en 1838 granda inundo forviŝis Pest-on. Ankaŭ la revolucio okazis tie, kaj ne en Buda en 1848. Dum la revolucio jam oni uzis la unuan konstantan ponton al Buda, tiel la 2 urboj estis duoblaj urboj. Ili unuiĝis kune kun Óbuda en 1873.
Famuloj [redakti]
- en la urbo loĝis ekzemple Sándor Petőfi kaj Mór Jókai
- en la urbo naskiĝis kaj mortis: politikisto László Teleki
- en la urbo naskiĝis:
- arkeologoj Róbert Fröhlich kaj József Hampel
- arkitektoj Ödön Lechner, Frigyes Schulek kaj Ignác Alpár
- arthistoriisto László Éber
- astronomo Miklós Konkoly-Thege
- dirigento László Erkel
- dramisto Dezső Szomory
- filologo Jenő Ábel
- filozofo Bernát Alexander
- fizikistoj Loránd Eötvös kaj Izidor Fröhlich
- geografo Mór Déchy
- geologo János Böckh
- historiisto Antal Áldásy
- inĝeniero Kálmán Kandó
- inventisto Tivadar Puskás
- jakobeno kaj martiro Ignác Martinovics
- juristo Imre Hajnik
- juvelisto Adolf Laky
- ĵurnalisto, tradukisto Móric Lukács
- ĵurnalistoj Theodor Herzl, Ferenc Irmei, Adolf Silberstein kaj István Toldy
- komponisto Aurél Kern
- kuracisto Tibor Győry
- literaturhistoriisto Gusztáv Heinrich
- matematikistoj József Arenstein kaj Károly Jordán
- operokantistoj Lajos Bignio kaj Emma Saxlehner
- poetoj János Vajda, Emil Ábrányi (pli juna), Kornél Ábrányi (pli juna) kaj Ignotus
- pentristo Károly Lyka
- politikistoj István Tisza, Ignác Darányi, István Gorove kaj Lóránt Hegedüs
- verkisto kaj politikisto Frigyes Podmaniczky
- verkistoj Miksa Falk, Ede Sas kaj Lenke Beniczkyné Bajza
- zoologo István Apáthy
- Béla Szász (juristo)
- en la urbo mortis:
- advokatoj László Bártfay kaj Illés Georch
- aktoroj Béni Egressy, Gábor Egressy kaj Zsigmond Szentpétery
- arkeologo János Érdy
- arkitekto Mihály Pollack
- botanikistoj Pál Kitaibel kaj József Dorner
- filozofo Gusztáv Szontágh
- filologo Lajos Schedius
- inĝenieroj Pál Vásárhelyi kaj Sándor Győry
- juĝisto János Czech
- kuracistoj Pál Balogh, Pál Bugát, Xavér Ferenc Gebhardt kaj Ferenc Bene (kuracisto)
- muzikisto Márk Rózsavölgyi
- pastro Pál Illés Edvi
- politikistoj Miklós Wesselényi (filo) kaj Aurél Dessewffy
- hungara-serba poeto Mihály Vitkovics
- poetoj Gergely Czuczor, Mihály Vörösmarty, János Garay, József Bajza (poeto), Károly Kiss (oficiro), ankaŭ poeto
- redaktoro Mihály Helmeczy
- sciencisto kaj tradukisto Gyula Greguss
- verkistoj András Fáy, Ignác Nagy, László Gorove kaj József Szenvey
- violonisto János Bihari
- en 1859 József Irinyi
- Ábrahám Ganz
- József Szentpétery (juvelisto)