Pesto (kondimento)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pesto alla genovese estas farata el folioj de bazilio...
...kaj pinikernoj...
... kiuj estas pistataj kun la aliaj ingrediencoj.
Pesto Cavatappi.
"Fettuccine di Pesto alla genovese"
Bokalo de pesto.

Pesto estas italdevena saŭco, kiu devenas de Ligurio, regiono en norda Italio, ĝuste en la urbo Ĝenovo (pesto alla genovese, pesto laŭ la ĝenova maniero), kvankam ekzistas almenaŭ unu alia bone konata speco: pesto alla siciliana, saŭco el Sicilio, kiu anstataŭas la bazilion de ĝenova pesto per tomato. Pesto estas konata, laŭ variaj formoj, ekde la romia epoko, kaj verŝajne estis importita el Norda Afriko. Pesto, kutime vendata en malgrandaj bokaloj, ofte estas havebla en vendejoj en variantoj verdaj aŭ ruĝaj (kun sun-sekigitaj tomatoj aŭ ruĝaj kapsikoj), produktata de grandaj fabrikoj aŭ sub nekonata marko.

Pesto alla genovese estas eŭropa protektata manĝaĵo, kio signifas, ke por povi uzi tiun nomon, produktantoj devas uzi la tradiciajn ingrediencojn: bazilion, ajlon, salon, pinikernojn, ekstre virgan olivoleon, bovan fromaĝon Parmigiano Reggiano kaj (nedevige) ŝafan fromaĝon pecorino sardo.

En komerca, pli malaltkvalita pesto, akaĵuojjuglandoj ofte estas uzataj anstataŭ pinikernoj, ĉar ili estas pli malmultekostaj kaj havas similan amplekson. Krome, la Parmigiano-n ofte anstataŭas pli malmultekostaj fromaĝoj, kiel Grana Padano aŭ parma fromaĝo, kaj pli malmultekostaj oleoj estas uzataj.

Pesto kutime estas uzata sur pastaĵoj, supoj, krakenoj, kaj pano, kvankam ĝi estas tre diversutila.

Iom diferenca varianto de la saŭco ekzistas en Provenco, konata kiel pistou. Konstraste al la itala pesto, pistou ĝenerale estas farata nur el olivoleo, bazilio kaj ajlo: dum oni povas aldoni fromaĝon, nuksoj ne estas inkluzivitaj. Pistou estas uzata en la tipa soupe au pistou, legomsupo kun gusto je pistou. En la komenco, la saŭco ne enhavis bazilion; fromaĝo kaj olivoleo estis la ĉefaj ingrediencoj.

Aliaj variantoj enhavas: kultivan erukon (anstataŭ aŭ kune kun bazilion), nigrajn olivojn, citronŝelon, koriandronĉampinjonojn [1]. Iu germana varianto uzas foliojn de sovaĝa ajlo anstataŭ bazilion. Dum la 19-a jarcento, ĝenovaj enmigrantoj al Arĝentino kunportis siajn pesto-receptojn. Unu perua varianto, konata kiel "Tallarin Verde" (laŭlitere "Verdaj Nudeloj", el la itala tagliarini) estas iome pli kremeca, uzas spinacajn foliojn kaj estas surtabligata kun terpomoj kaj bifsteko.

Eksteraj ligiloj