Rondo Petőfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petőfi-rondo)

La Rondo PetőfiPetőfi-rondo (hungare Petõfi Kör) estis intelektulara diskutrondo en 1955-56. Ĝin kreis en 1955 la tiam sola junulara organizo de Hungario, nome la Asocio de Laboranta Junularo (DISZ Dolgozó Ifjúság Szövetsége), junkomunista asocio de la hungara kompartio. Ĝi estis kreita por la budapeŝtaj junaj intelektuloj. La rondo ravis en spirita-politika antaŭpreparo de la hungara revolucio de 1956, en formado de la publiko. La estiĝon ebligis la pli libera politika aero sub unua regado de Imre Nagy (1953–55).

Ankoraŭ en 1954 la poeto István Lakatos kaj kelkaj amikoj ekorganizis diskutrondon. Oni nomis tiun Bessenyei-rondo. Ĉar la ŝtatsocialsima sistemo ne permesis la individuajn iniciatojn, tiel brakumis la aferon al menciita junkomunista organizo.

La Rondo Petőfi oficiale fondiĝis la 25-an de marto 1955 en la Kossuth-klubo kaj kun gvidantaro, delegita senescepte de la komunistoj (ekzemple Géza Losonczy).

La sekretario iĝis Gábor Tánczos (instruisto), kie personeco karakterizis la organizon. Lin ekskulid la junkomunista organizo en 1951, sed li apogis politikon de Nagy, tiel oni tiel rehabilitis lin.

La diskutoj en la rondo vigliĝis nur post la 20-a Kongreso de la Soveta Komunista Partio. Ekde printempo de 1956 daŭre aperis la tematikaj diskutoj pri publikinteresaj temoj.

Ili pridiskutis ekzemple la aktualajn demandojn de la politika ekonomiko, la duan kvinjaran planon, filozofion, edukadon ktp. Tie aperis pli frue silentigitaj homoj ekz. György Lukács, Ferenc Mérei, Tibor Liska, Tibor Déry , Ferenc Donáth, Tamás Nagy, Domokos Kosáry ktp. .

La diskutoj okazis komence en la Kossuth-klubo, sed pro la grandiĝanta intereso, oni serĉis pli grandajn ejojn.

Post eko de la hungara revolucio de 1956, ĝi malgraviĝis kaj post malvenko de la revolucio ĉesis, Gábor Tánczos venis en prizonon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.