Petőháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Petőháza estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. La nomo estas hungare domo de Pető (familia nomo).

La komunumo situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Sopron. Proksime estas Fertőd kaj Fertőszentmiklós.

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, de romianoj kaj keltoj. La hungaroj pro la kontraŭturkaj bataloj forestis, alvenis kroatoj. Fine de la 19-a j.c. sukerouzino konstruiĝis, kiu ankaŭ nuntempe funkcias. En 1903 novromanika katolika preĝejo konstruiĝis omaĝe al Sankta Triunuo. Apud la vilaĝo estas arbomuzeo kaj termala banejo. Ekde 1990 la vilaĝo iĝis memstara.

Vidindaĵoj estas kasteloj de Széchenyi kaj de Bezerédy.